
Laŭ la statistiko, aperinta en la retejo de UEA (https://uk.esperanto.net/2026/aligxintoj) al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio), aliĝis 1138 personoj el 62 landoj.
La plej multaj aliĝintoj (151) estas el Germanio. Vidu la liston de la dek landoj kun pli ol tridek aliĝintoj:
151 Germanio
104 Francio
96 Pollando
67 Aŭstrio
60 Hungario
45 Kroatio
42 Italio
39 Ĉeĥio
34 Usono
32 Korea Resp.
Pasintjare al la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno (Ĉeĥio) aliĝis 1132 personoj, je ses personoj malpli multaj ol ĉi-jare en Graco (vidu ĉe https://sezonoj.ru/2025/08/brno-34/)
La 112a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 3a ĝus la 10a de julio 2027 en Melburno (Aŭstralio).
AlKo
Foto de John Huang
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/graco-38/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














