Societo Zamenhof, la rondo de donacantoj kaj mecenatoj de UEA, eniras sian duan duonjarcenton kun grava novaĵo: UEA oficialigis la Dumvivan Membrecon en Societo Zamenhof (DSZ) kaj starigis la Kapitalon Societo Zamenhof. La novaĵo estis oficiale anoncita dum la akcepto por membroj de Societo Zamenhof kadre de la 111a Universala Kongreso (UK) en Graz. La momento estas simbola: Societo Zamenhof estis konceptita en 1974 dum la 59a UK en Hamburgo, kiam donacantoj kaj patronoj de UEA kuniĝis por ĝin krei, kaj oficiale lanĉita en 1975 kadre de la 60a UK en Kopenhago; post sia 50-jariĝo en 2025, ĝi nun komencas sian duan duonjarcenton kun aldona formo de mecenateco kaj nova financa instrumento.
Dumviva membreco en Societo Zamenhof ne estas mem tutnova afero: antaŭ la oficialigo de DSZ kelkaj membroj jam proponis fari unufojan kontribuon por esti dumvive ligitaj al la Societo. Inter tiuj pioniroj estas E. Hjorth el Danio, C. Fettes el Irlando, C. Bracke el Belgio kaj K. P. Hoff el Norvegio. Ilia iniciatemo montris jam antaŭ jaroj, ke ekzistas intereso pri tia longdaŭra formo de subteno. Nun UEA formaligas kaj evoluigas ĝin per aparta strukturo kun klara regularo.
La principo de DSZ estas simpla: anstataŭ ĉiujare renovigi sian subtenon al Societo Zamenhof la donacanto povas fari unufojan kontribuon al la Kapitalo Societo Zamenhof kaj esti agnoskata kiel dumviva mecenato de UEA en la Societo. Laŭ la nuna financa politiko de UEA la referenca kontribuo por tio egalas al 30-oblo de la jara kotizo de Societo Zamenhof laŭ la koncerna landkategorio.
La unua persono, kiu fariĝis DSZ-ano tuj post funkciigo de la nova eblo, estas I. Tautorat el Germanio. Kaj ŝia ekzemplo inspiris alian aliĝon: dum la 111a UK la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. el Brazilo, anoncis sian decidon fariĝi DSZ-ano, ankaŭ por marki sian 20-jariĝon en Esperantujo – li eklernis Esperanton en 2006. Sekvis ankaŭ la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar el Francio, kiu same fariĝis DSZ-ano post la oficialigo en Graz per kontribuo de 4 440 EUR.
DSZ ne celas anstataŭi la tradician jaran membrecon en Societo Zamenhof. Kaj jaraj kaj dumvivaj unufojaj kontribuoj estas pli ol bonvenaj. DSZ estas aldona nova eblo, al kiu la unuaj kontribuintoj jam montris la vojon, pro kio UEA bonvenigas aliajn laŭeble sekvi tiun ekzemplon kaj helpi kunkonstrui kapitalon, kiu servu ne nur la nuntempon, sed ankaŭ la estontajn generaciojn.
Efektive la Kapitalo Societo Zamenhof estas pli vasta ol DSZ. Ĝi konservas la kontribuojn de DSZ, sed ankaŭ akceptas liberajn donacojn de ajna valoro – kaj same al ĝi povas esti destinitaj heredaĵoj. Oni ne bezonas fariĝi DSZ-ano por kontribui. Kaj la principo de la kapitalo estas longperspektiva: kontribuoj estas destinitaj al konservado – kaj principe nur la rendimentoj subtenos la laboron de UEA, dum parto ankaŭ povas esti reinvestata por protekti la realan valoron kaj kreskigi la saldon. Tiel kontribuo farita hodiaŭ povos helpi la Asocion ankaŭ dum venontaj jardekoj – kaj generacioj.
Societo Zamenhof tiel komencas sian duan duonjarcenton. Kadre de la strategio AKIRI, kiu metas financan daŭripovon inter la prioritatojn de la Asocio, UEA celas iom post iom plifortigi sian kapitalan bazon, diversigi siajn enspezofontojn kaj konstrui pli stabilan financan fundamenton. Kontribui al la kapitalo havas duoblan valoron: oni helpas konstrui tiun pli solidan financan bazon kaj samtempe esprimas fidon je la laboro kaj estonteco de UEA – kaj Esperanto. La plej baza celo estas akiri averaĝe almenaŭ unu novan DSZ-anon ĉiujare. Sed ekzistas ankaŭ pli ambicia kaj simbola celo: ĉu Societo Zamenhof povos atingi 150 DSZ-anojn en 2037, kiam Esperanto festos sian 150-jariĝon? Tio estus bela omaĝo al la lingvo – kaj al la majstroverko de L. L. Zamenhof mem.
Vi povas al tiuj celoj kontribui! Se vi volas aliĝi al Societo Zamenhof por la jaro aŭ dumvive, tion eblas fari per la reta aliĝilo de UEA. Se vi volas fari liberan donacon al la kapitalo laŭ alia elektita valoro, eblas rekte kontribui al la Kapitalo Societo Zamenhof. Ĉiu kontribuo estas bonvena. La unuaj mecenatoj jam montris la vojon: nun ĉiuj estas invitataj laŭ siaj propraj ebloj kunkonstrui kapitalon por la estonteco de UEA – kaj ĝia laboro por Esperanto.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1325.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














