Semajnfine, de la 11a ĝis la 13a de septembro 2026, okazos la 2a GEJMS en Bremeno. Tie atendos vin amuzaj ludoj! La celo estos, konkeri diversajn areojn de Bremeno kune kun via teamo.
Ĉu vi aĝas ne pli ol 35 jarojn kaj ŝatus partopreni urboludojn kiel en la jutuba serio Esperanto Senlime (sed preferas ne devi filmi vin dume)? Aŭ eble vi bezonas ekzercon por mem aperi en estontaj sezonoj de ĝi? GEJ preparis la perfektan eventon por vi!
La Granda Esperantista Junulara Matĉo Semajnfina, mallonge GEJMS, estas relative nova junulara renkontiĝo de GEJ. Dum la evento, la partoprenantoj estas dividitaj en teamoj kaj ili teame konkuras en diversaj urboludoj kreitaj speciale pri la gastiganta urbo. Se vi ŝatas turismumi kaj sentas vin entuziasma pri malkovri germanajn urbojn per amuzaj defioj kun novaj amikoj, estas la perfekta renkontiĝo por vi! Por la partopreno, meznivela Esperanto-scipovo estas rekomendata, tamen komencantoj ne hezitu, ĉar la teamkonstruado okazas komencant-amike. Kompreneble ankaŭ dum GEJMS ne mankas vesperaj amuziĝoj por interkonatiĝi, ludi, muzikumi kaj kune kuiri. Dirinte tion, ni rekomendas ke vi uzu la liberan tempon ankaŭ por ripozi kaj teame strategiumi.
Eta surpriz-premio atendas la venkontan teamon!
Vi povas aliĝi ĉi tie: mallonge.net/GEJMS2
Legu pli ĉe https://esperantojugend.de/eo/aktuelles/gejms2
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














