Elstara jubilea BET en Rigo

Rigo

De la 4a ĝis la 11a de julio 2026 okazis en Rigo, la ĉefurbo de Latvio, la jubileaj 60aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Inter ties 102 partoprenantoj el 15 landoj elstaris du personoj kun aparta ligo al BET: Bīruta Rozenfelde, 92-jara, organizis jam la unuan BET en 1959. Ankaŭ ĉi-jare ŝi plu estis ano de la organiza teamo. Kaj due, la preskaŭ trijara knabineto Liliana, denaska esperantistino el Germanio, naskiĝis (iomete pli frue ol atendite) ĝuste dum la pasinta latva BET en 2023 en Ventspils.

La 60a BET estis aparte bela kaj sukcesa pro pluraj kialoj. Same kiel en 2023, la organiza teamo sub gvido de Margarita Želve elektis tre taŭgan ejon en la alloga urbo: En la Teknika Lernejo pri Turismo kaj Kreiva Industrio de Rigo ni povis loĝi, manĝi kaj okazigi nian programon sub unu tegmento. La urbo Rigo estas ne nur riĉa je vidindaĵoj, sed ofertas en sia ĉirkaŭaĵo ankaŭ belajn – kaj je nia surprizo parte eĉ preskaŭ senhomajn – strandojn.

La etoso estis konstante tre amika kaj harmonia. La programo konsistis en antaŭtagmeza “Somera Universitato” kun diversaj prelegoj (inter kiuj unu, de Matti Lahtinen, estis kompletigita per praktikaj ekzercoj pri tajĝio). Ni povis ankaŭ multon lerni pri la indiĝenoj de Aŭstralio kaj ilia kulturo, kadre de prelego de Sándor Horváth kaj Helen Palmer, kiuj ankaŭ abunde varbis en amuza maniero por la venontjara Universala Kongreso en Melburno. Mi mem prelegis pri “Malagasio – unika lando”| kaj :La fenomeno de Semmelweis:.

En la ekskursa tago multaj BET-anoj iris al la tre pompa kastelo Rundāle (nomata ankaŭ “La Versajlo de Latvio”), dum alia grupo memstare ekskursis per trajno al Jūrmala, tre vizitinda ĉemara antaŭurbo de Rigo.

Unu el la multaj kulminoj de la BET estis por mi dum iu posttagmezo la koncerto de la “Infanoj de Austra”, termino uzata por iamaj lernantoj de Austra Pumpure (1928-2017), fama latva muzikistino kaj esperantistino. Kvin el tiuj iamaj infanoj faris por ni memorindan koncerton, parte en la latva kaj parte en Esperanto.

Ĉiuj vesperaj programeroj estis ege belaj. Ni spektis latvajn folklorajn grupojn kaj eĉ mem estis invititaj al popoldancoj kune kun ili. La BET-aninoj Laima kaj Paola prezentis orientajn dancojn. Okazis belega koncerto de la duopo ĴeLe kaj kortuŝa Ukraina Vespero. Krome estis jubilea vespero kun ludoj, muziko, dancoj kaj jubilea torto, kaj fine regis eksterordinare bela etoso en la ĝardena festo ĉe Aldis Bušs, iama prezidanto de Latvia Esperanto-Asocio.

Venontjare la 61-a BET okazos en Tallinn en Estonio, komence de julio kaj do pli-malpli samtempe kun la UK en Melburno. Verŝajne tiu BET tamen ne tro konkurencos kun la UK, sed ofertos al tiuj eŭropanoj, kiuj pro iuj kialoj (mono, ekologio, longa vojaĝo …) ne iros al Aŭstralio, allogan alternativon.

Ulrich Matthias

Foto: La Ĝardena Festo en BET-60

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/bet-205/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi