Ĉi-jare la Japana Esperanto-Kongreso okazos la 3-4an de oktobro en la urbo Chiba, 40 km for de la urbocentro de Tokio. La kongresa temo estas “ALTIRI popolon, ESPERI pacon”. La kongreso okazos en Chiba por la unua fojo. Fakte, la nomo de la profesia basketbala teamo “Altiri Chiba”, bazita en Chiba, devenas de la Esperanta vorto “altiri”. Ni konsideris tiun ĉi vorton el diversaj vidpunktoj kaj integris ĝin en la temon de la kongreso.
La kongreso havos jenajn programerojn:
1. Esperantaj prelegoj
2. Programeroj de parola sesio pri diversaj temoj
3. Prezento de tradicia Azia muziko: japana ŝamiseno kaj mongola jatga.
4. Paroligaj kursoj por komencantoj kaj mezniveluloj
5. Fakaj kunsidoj
Aldone ni planas allogan postkongresan ekskurson
https://jek.jei.or.jp/113hejmo-eo/113postkongreso-eo/
Interesatoj, bonvolu viziti nian retejon.
https://jek.jei.or.jp/113hejmo-eo/
La limdato de aliĝo estas la 26a de septembro 2026.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














