DEMANDO
Mi scivolas, ĉu mia elpensaĵo «pasivagreso» bone nomas la jenan sintenon, en kiu persono agas iugrade kaŝante sian frustron, ĝenon, koleron, malkonsenton ktp. per ambiguaj frazoj, kiuj samtempe sonas kaj senofendaj kaj agresaj. Plie, tia kutima aganto estus verŝajne «pasivagresema».
RESPONDO
Unue stariĝas la demando, ĉu la elementoj “pasiv-” kaj “agres-” taŭge nomas la fenomenon priskribitan de vi, do post tiu lingva demando kaŝiĝas ankaŭ terminologia demando, kaj la elekto de ĝusta termino estas multkriteria afero de fakuloj. La du elementoj spegulas vorte similajn esprimojn en diversaj lingvoj kaj tial estas senpere kompreneblaj por multaj homoj. Krome oni povas konsideri, ke la nocio nun koncernata estas uzata pli laike ol fakece, tiel ke terminologiaj konsideroj estas malpli gravaj kaj taŭgas simpla traduko de la nacilingvaj esprimoj.
Due oni devas atenti la vortfaradan flankon. La formo “pasivagreso” estus tro fremda al la vortfaraj kutimoj, kiuj malpermesas kunfandon de ordinara epiteto kun ties substantivo – ja ekz. “kuraĝprovo” ne estas “kuraĝa provo”, kaj oni povus sin demandi, ĉu “pasivagreso” signifu agreson kontraŭ pasivo.
Nenio en Esperanto malhelpas uzi duvortan terminon, nome “pasiva agres(em)o”, “pasive agres(em)a”, eĉ se en iuj lingvoj povas aperi kunmetaĵoj aŭ kunmetaĵo-similaj formoj. Ni atentigas ankaŭ ke, kvankam la formo “pasivagreso” ne taŭgas, la Esperanta vortfarado ja permesas apud “pasive agresema”/“pasiva agresemo” ankaŭ la unuvortajn esprimojn “pasivagresema”/“pasivagresemo”. Ili ne estas simplaj kunmetaĵoj el ekz. “pasiva” + “agresemo”, sed kompleksaj derivaĵoj “(pasiva agreso)-emo” kaj same bone taŭgas kiel la duvortaj esprimoj.
Kun afablaj salutoj Kirilo Brosch
Cyril Robert Brosch
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
La 23an de aŭgusto 2026
Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














