La 30an de junio 2026 subite forpasis

Przemysław Wierzbowski (1986-2026)
pola socia kaj kultura aganto, politika aktivulo (fondinto de la Podlaĥia filio de la maldekstra partio “Razem”) kaj esperantisto (ekde 2003), Esperanto-disvastiganto, instruisto kaj movadorganizanto, prezidanto de la Bjalistoka Esperanto-Societo (BES) ekde 2016; aŭtoro de “Konfuziloj: Vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila” (2017); tradukinto de “Ĉio komenciĝis ĉe la Verda: Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto” de Z. Romaniuk kaj T. Wiśniewski (2009), “Cerba fetiĉo” de K. Korska (kun aliaj, 2018), “Solaris” de S. Lem (2021) kaj de kelkaj porinfanaj bildlibroj; redaktoro de ĉiujara almanako “Bjalistokaj Kajeroj” kun verkoj ricevitaj por la literatura konkurso “Esperanto ligas homojn” (ekde 2010); enpaĝiginto kaj redaktinto de pluraj libroj (kun)eldonitaj en Bjalistoko, kunlaboranto de la Esperantaj Vikipedio kaj Vikifontaro, organizinto de pluraj esperantistaj renkontiĝoj en la naskiĝurbo de Zamenhof.
Ni funebras pro la forpaso de Pŝemek, kiu verkis plurajn artikolojn kaj eseojn por “La Ondo de Esperanto” kaj estis membro de la elektokomisiono de La Esperantisto de la Jaro, kaj kondolencas liajn familianojn, amikojn kaj samideanojn.
Li ripozu en paco!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/wierzbowski-3/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















