
La Ĉeĥa-Germana Esperanta Kongreso okazis de la 22a ĝis la 25a de majo 2026 en Olomouc (germane Olmütz), Ĉeĥio. La ĉeforganizantoj estis Jirka Tomeček kaj Mirka Tomečková, jam konata kiel organizantoj de la pasintjara UK en Brno.
La kongreso okazis en la restoracio “Fontana”, nomita laŭ la granda fonto antaŭ la pordo de la kongresejo, situanta en granda parko. La varma vetero estis granda avantaĝo de la kongreso. Dum unu nokto la kongresanoj sidis en la parko kaj trinkis la restaĵojn de la ĵus okazinta vingustumado.
Vendredvespere prelegis Ewald Schick pri la 111a Universala Kongreso en Graz. Sabate antaŭtagmeze okazis la asembleo de GEA kaj de AGEI. Krome en sabato Lu Wunsch-Rolshoven demandis “Kion scias lingvistoj kaj ŝtatoficistoj?” koncerne al misinformado de Esperanto. Poste okazis gustumado de ĉeĥaj vinoj. Dimanĉe Petr Chrdle montris al ni la mondajn heredaĵojn en la teritorio de Ĉeĥio. Poste Vladimir Türk prelegis pri la historio de la trampa movado en Ĉeĥio. La adiaŭaj prelegoj estis de Mirka Tomečková “Dezerto en ni” kaj Jirka Tomeček “Historio de la regiono”.
Dimanĉe okazis tuttaga ekskurso al Svitavy kaj Česká Třebová. En Svitavy Libuše Dvořáková gvidis nin tra la Esperanto-Muzeo. Posttagmeze ni konatiĝis kun la apuda urbo Česká Třebová. Nin bonvenigis Jitka Peková, vicdirektorino de la urba muzeo de Česká Třebová.

En la Esperanto-muzeo (Svitavy)
En la kongresurbo Olomouc mem okazis urbovidado kaj memorigado pri la Ĉeĥoslovaka Esperanto-Kongreso, okazinta ĉi tie en majo 1932.
Andreas Diemel
La supra foto: Granita, pli ol dumetra memorŝtono pri la apuda Esperanto-arbo (Liriodendron), plantita okaze de la Ĉeĥoslovaka Esperanto-kongreso en Olomouc en 1932, en la parko Smetanovy sady en Olomouc. (Dirk Huthmann)
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/chehio/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















