La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto, estas unu el la plej gravaj servoj de UEA. La KER-EC anoncas la ekzamensesiojn por la jaro 2026 kaj invitas kandidatojn tra la mondo trapasi la lingvotestojn. Ekzamensesioj okazos en Ameriko, Azio, Eŭropo kaj rete. La ĝisdata listo de ĉiuj planitaj sesioj kun detaloj pri datoj kaj lokoj konsulteblas ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.
La KER-ekzamenoj ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ili donas al la kandidatoj la eblon oficiale atesti sian lingvan kompetenton en Esperanto.
Dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la skriba kaj aŭskultkomprenaj testoj okazos vendredon, la 7an de aŭgusto. La 15a de junio estas la limdato por aliĝi al la kongresaj ekzamenoj kaj pagi la kotizon. Koncerne la C2-nivelon: ĝis tiu dato necesas, ke kuniĝu minimume 12 kandidatoj, aliokaze la sesio en tiu nivelo ne povos okazi. La ekzamenkotizoj varias laŭ la landkategorioj de la membrokotizoj de UEA. Post aliĝo al la ekzamenoj UEA sendos fakturon kun informoj pri la pagenda sumo kaj pagmanieroj.
Senpagaj provtestoj por kandidatoj
Grava subtenilo por la kandidatoj estas la sistemo de senpagaj provtestoj, evoluigita kaj administrata de Edukado.net kaj kunsubtenata de UEA. Tiuj testoj helpas orientiĝi pri la lingva nivelo kaj samtempe donas valoran ekzamenan sperton antaŭ la reala testo. Kandidatoj povas mendi provtestojn ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj. La interesiĝo pri tiuj testoj estas tre granda, kio klare montras ilian utilecon. En 2024 kaj 2025 oni mendis 400 testojn (pri la skriba kaj aŭskulta partoj en ĉiuj niveloj) kaj la sistemo pruvis sian efikecon por prepari kandidatojn kaj helpi sukcesajn ekzameniĝojn. La financaj rimedoj kiuj kolektiĝis en 2024 jam elĉerpiĝis, tial UEA kaj Edukado.net bonvenigas donacojn por financi la korektigon de la testoj. Por ebligi la daŭripovecon de la sistemo kaj subteni ĉi tiun gravan edukan agadon, UEA alvokas al donacoj al la Konto Eduko de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/eduko.
Invito al partopreno
UEA varme invitas ĉiujn interesatojn – lernantojn, instruistojn kaj aktivulojn – partopreni en la KER-ekzamenoj dum la UK kaj en aliaj okazoj en 2026, utiligi la provtestojn kaj kontribui al la disvastigo de kvalita lingva edukado en Esperanto. La subteno i.a. al la KER-ekzamenoj estas inter la prioritatoj de la strategia plano AKIRI de UEA. La KER-sistemo restas grava ilo por la profesiigo de la lingvouzo kaj por la plifortigo de Esperanto kiel internacia komunikilo. Ĝia ekzisto, precipe la lanĉita C2-nivelo kaj la funkciigo de retaj ekzamenebloj, altiris la agnoskon ankaŭ de la fakuloj dum la konferenco de Asocio de Lingvo-Testistoj (ALTE) en Eŭropo. UEA membras en ALTE.
Donaci por la ekzamenoj
Donacoj ankaŭ bonvenas por subteni nepagipovajn kandidatojn kaj la ĝeneralan laboron de la KER-ekzamenoj. Donaci al la Konto Eduko de UEA. Kaj por aliĝi al la 111a UK aliru https://uk.esperanto.net.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1297.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














