La 13an de julio 2023 estis fondita la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” (https://t.me/esperanto_news). La 23an de septembro 2023 al ĉi tiu kanalo aliĝis cent abonantoj kaj daŭre kreskis. Komence de marto la abonantaro superis 800, kaj je la 28a de marto “Esperanto-novaĵojn” abonas 819 personoj, kiuj ĉiutage ricevas kurtajn mesaĝojn, plejparte pri novaj publikaĵoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” (https://sezonoj.ru).
Telegramo estas senpaga nuba tujmesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por telefonvoki kaj videovoki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon: bildoj, filmetoj, movbildoj, glumarkoj kaj dosieroj.
En Telegramo funkcias grupoj, en kiuj esperantistoj interparolas pri diversaj temoj, kaj kanaloj. Kanalo estas unudirekta loko kun mesaĝoj pri difinita temo. Malkiel grupo, kanalo estas loko ne por diskuti, sed por informiĝi pri difinita temo, sed ĉe la kanalo “Esperanto-novaĵoj” funkcias samnoma grupo/babilejo.
Kun pli ol 800 abonantoj “Esperanto-novaĵoj” estas la dua plej populara Esperanto-kanalo en Telegramo post “Librejo” kun 1646 abonantoj. Sekvas la kanaloj “Esperantaj memeoj” (539 abonantojn, sed la plej freŝa informo en ĝi estis publikigita la 16an de aŭgusto 2025), “Эсперанто-Лето” (520), “Radio en Esperanto” (495) kaj “Esperanto en Rusio kaj en la mondo” (493).
Se vi uzas Telegramon kaj vin interesas novaĵoj pri Esperanto kaj esperantista agado, aliĝu al la kanalo “Esperanto-novaĵoj” ĉe https://t.me/esperanto_news.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/telegramo-4/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














