Pli ol 750 aliĝintoj al UK-111

Graco

Je la 1a de marto 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 757 personoj el 56 landoj. Dum februaro aliĝis 45 personoj.

La plej multaj aliĝintoj (106) estas el Germanio; dum januaro aliĝis du pliaj Germaniaj kongresanoj.

Vidu la liston de la landoj kun pli ol 20 aliĝintoj:

106 Germanio (+2)
75 Pollando (+1)
70 Francio (+7)
45 Aŭstrio (+4)
42 Hungario (–)
34 Ĉeĥio (+4)
24 Koreio (+2)
23 Italio (+2)
22 Brazilo (+1)

Pasint-jare je la 1a de marto 2025 al la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno aliĝis 778 personoj el 58 landoj, kaj entute UK-110 havis 1132 aliĝintojn el 63 landoj. Probable, ankaŭ la 111a esperantista mondkongreso allogos pli ol mil personojn, sed iom malpli ol estis en Brno.

Ĝis la 31a de marto 2026 validas la dua aliĝtarifo: por la A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026.

Aliĝu ankaŭ vi!

AlKo

Foto: La universitato de Graco. Aŭtoro: C.Stadler/Bwag., CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=109729674

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/graco-13/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi