Je la 1a de februaro 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 712 personoj el 55 landoj. Dum januaro aliĝis 91 personoj.
La plej multaj aliĝintoj (104) estas el Germanio; dum januaro aliĝis 12 pliaj Germaniaj kongresanoj.
Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj:
104 Germanio (+12)
74 Pollando (+7)
63 Francio (+15)
42 Hungario (+2)
41 Aŭstrio (+3)
30 Ĉeĥio (–)
22 Koreio (+2)
21 Brazilo (+2)
21 Italio (+2)
18 Usono (–)
Entute, el ĉi tiuj dek landoj aliĝis 436 personoj (61%), kaj 276 el la cetera mondo.
Pasint-jare je la 1a de februaro 2025 al la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno aliĝis 727 personoj el 56 landoj, kaj entute UK-110 havis 1132 aliĝintojn el 63 landoj. Probable, ankaŭ la 111a esperantista mondkongreso allogos pli ol mil personojn, sed iom malpli ol estis en Brno; parte pro tio ke je la sama dato antaŭ unu jaro estis 86 aliĝintoj el la kongreslando Ĉeĥio (entute al UK-110 aliĝis 133 ĉeĥianoj), sed la nuna statistiko montras nur 41 aliĝintojт el la kongreslando Aŭstrio.
La unua, plej favora aliĝtarifo finiĝis la 30an de novembro 2025. Nun, ĝis la 31a de marto 2026 validas la dua aliĝperiodo.
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026.
Aliĝu ankaŭ vi!
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/02//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













