
4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Henry William Holmes (Hoŭmz, 1896-1927-1986), brita armea oficisto, framasono, spiritisto kaj esperantisto, pli konata kiel Harry Holmes; la plej longtempa prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo (1933-53), komitatano (1956-74), estrarano kaj vicprezidanto (1956-64) de UEA. Dufoje dum sia vicprezidanteco Holmes estis aganta prezidanto de UEA: ekde la morto de Giorgio Canuto ĝis la elekto de Hideo Yagi (1960-62) kaj ekde la morto de Yagi ĝis la elekto de I. Lapenna en la 49a UK (majo-aŭgusto 1964). En 1964 la komitato de UEA elektis lin Honora Prezidanto de UEA, sed post la “Hamburga Puĉo” (1974) li rezignis la honoran prezidantecon en UEA; aŭtoro de la libro “Londono vokas. Historio de la Londona Esperanto-Klubo 1903-1978” (1981).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 129-130.
4. Antaŭ 10 jaroj mortis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (Сапожников, 1952-1980-2016), sovetunia kaj ruslanda diversprofesiulo (lignohakisto, paŝtisto, filmoprojekciisto, gardisto, eldonisto, gazeta reklam-agento), ŝakisto kaj esperantisto; kunfondinto kaj redakciano de la samizdata almanako “Sezonoj” (1984-90), kunlaboranto de “La Ondo de Esperanto”; aŭtoro de pluraj, ĉefe humuraj kaj satiraj, verkoj kaj recenzoj kaj de du libroj “Proverboj kaj sentencoj” (1990) kaj “Ljusjka Benc” (1992), tradukinto de la romano “Resurekto” de Lev Tolstoj (2000).
5. Antaŭ 45 jaroj mortis Hilda Dresen (1896-1913-1981), estona telegrafistino, tradukistino kaj esperantistino, ofte nomata “patrino de la estonaj esperantistoj”; aŭtorino de poemoj, aperintaj, interalie, en ŝia poemaro “Norda naturo” (1967); tradukintino de “Elektitaj versaĵoj” de M. Under (1929), “Horizontoj” de J. Barbarus (1931), “Estona antologio 1” (kun aliaj, 1932), “Ŝippereo” de J. Smuul (kun H. Tolve, 1968), “Kalevipoeg” de Fr. R. Kreutzwald (1975), “Estona soveta poezio” (kun aliaj, 1977), “Al abelujo ĝi flugas” de J. Liiv (1980) k. a., honora membro de UEA (1975).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 76-77.
9. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Charles Henri Lambert (lambér, 1866-1899-1959), franca universitata instruisto pri lingvoj kaj literaturo, dekano de la Beletra fakultato de la Diĵona universitato kaj esperantisto; aktiva propagandisto kaj instruisto de Esperanto en Francio kaj Belgio, defonda membro de la Lingva Komitato (1905-10); redaktoro de la revuo “Esperanto” dum la unua periodo, kiam ĝin eldonis Paul Berthelot (1905-06); aŭtoro de “Komercaj leteroj” (kun P. Berthelot, 1903), “Cours pratique d’Espéranto” (1905), “Vojaĝo de Uliso” (1905), “Bukedo” (eseoj, 1908).
11. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Semjon (Simeon) Naumoviĉ Podkaminer (1901-1920-1982, Подкаминер), juda sovetunia inĝeniero, altlerneja instruisto, kolonelo, socia aktivulo kaj esperantisto; movadorganizanto, sekretario de la 6a Kongreso de SAT (Leningrado, 1926), membro de CK de SEU, sekretario (1959-63) kaj vicprezidanto (1973-1978) de Mondpaca Esperanto-Movado (MEM), prezidanto de la komisiono pri internaciaj ligoj de esperantistoj ĉe la Leningrada filio de SSOD, ĉeforganizanto de la Leningrada postkongreso de UK-54 (Helsinko, 1969); estrarano, prezidiano kaj vicprezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE, 1979-82), prezidanto de MEM-sekcio de ASE; Honora membro de UEA (1092)
23. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Georgij Fjodoroviĉ Deŝkin (Дешкин, 1891-1908-1967), ruslanda kaj sovetunia oficisto, poeto kaj esperantisto, aŭtoro de la poemaroj “Versaĵoj. Libro unua” (1912), “Elektitaj Versaĵoj 1909-1956” (1957) kaj “Lasta amo de poeto. Versaĵoj. Libro tria (1958-1959)” (posteume, 1997).
25. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Dreves Uitterdijk (ójterdejk, 1866-1898-1940), frisa nederlanda instruisto, botanikisto kaj esperantisto; aktiva propagandisto kaj instruisto de Esperanto, fondinto de la Esperanto-movado en Nederlando, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por nederlandlingvanoj (1902) kaj de aliaj lerniloj; fondinto (1902) kaj la unua redaktoro de la unua nederlanda Esperanto-gazeto “La Holanda Pioniro”, redaktoro de “Wereldtaal” (1924-28) kaj “Holanda Esperanto-Pioniro” (1925-28); tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj aŭtoro de la riĉe ilustrita versa aventurlibro “Vojaĝoj kaj aventuroj de sinjoro Longkrurulo” (1927); membro de la Lingva Komitato de ties fondo (1905) ĝis sia morto (1940); honora membro de UEA (1937).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 287-288.
26. Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Claude Piron (1931-1942-2008), belga, poste svisa tradukisto, psikanalizisto, psikoterapiisto, poligloto kaj esperantisto; kunfondinto kaj la unua prezidanto de Esperanto-klubo ĉe UN en Novjorko (1958), redaktoro de “Svisa Espero” (1963-66), kunfondinto (1979) kaj prezidanto de Internacia Feria Altlernejo de KCE; aŭtoro de pluraj artikoloj kaj libroj pri Esperanto kaj internacia komunikado (“Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?”, 1977; “Psikologiaj reagoj al Esperanto”, 1988; “La bona lingvo”, 1989; “Le défi des langues”, 1994 k. a; originala poemaro “Malmalice”, 1977). Grandan popularecon ĝuis liaj kvar krimromanoj en la t. n. “Ĉu-serio” (1976-82), kiuj aperis kun la pseŭdonimo Johán Valano same kiel la krimnovelaro “Ĉu rakonti novele” (1986), la priseksa krimromano “Ĉu ŝi mortu trafike” (pseŭdonimo Johán Balano, 1982) kaj, precipe, lia lingvoinstrua novelo “Gerda malaperis” (1983) multfoje represita kaj aperinta ankaŭ kiel sonlibro (2005) kaj filmo (2006). Honora membro de UEA (1998), trifoja laŭreato de la premio La Verko de la Jaro, laŭreato de la premio Onisaburo Deguĉi (1994) kaj de la OSIEK-Premio (1998).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 229-232.
27. Antaŭ 50 jaroj mortis Kálmán Kalocsay (1891-1911-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto, grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Konsiderata kiel la plej grava Esperanta poeto (“Mondo kaj Koro”, 1921; “Streĉita kordo”, 1931; “Rimportretoj”, 1931; “Sekretaj sonetoj”, 1932; “Izolo”, 1939, eldonita en 1977) kaj poezia tradukanto (“Infero” de Dante, tri verkoj de Ŝekspiro, poemoj de Baudelaire, Heine, Petőfi, Madách… kaj la duvoluma antologio “Tutmonda sonoro” kun liaj tradukoj el 30 lingvoj). Kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de “Plena gramatiko de Esperanto” (1935), kiu ekde la 4a eldono aperas kiel “Plena analiza gramatiko de Esperanto” kaj de “Parnasa gvidlibro” (1932); aŭtoro de “Lingvo Stilo Formo” (1931), “La gramatika karaktero de la Esperantaj radikoj” (1938), “Vojaĝo inter la tempoj” (1966) kaj frazeologia vortaro “Domfabriko” (1975). Membro de la Lingva Komitato (1922-48) kaj de la Akademio de Esperanto (1948-76), honora membro de UEA (1937).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 150-153.
29. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Nguyễn Văn Kỉnh (1916-1932-1981), vjetnama sociaganto, politikisto (membro de CK de Vjetnama Laborista (nun: Komunista) Partio), diplomato (ambasadoro de DR Vjetnamio en Sovetunio, 1957-67) kaj esperantisto; en la junaĝo verkis artikolojn pri Esperanto en gazetaro kaj gvidis senpagan korespondan Esperanto-kurson, kunfondis Koĥinĉinan Esperanto-grupon (1945); gvidis la unuan Esperanto-delegacion de DR Vjetnamio en la 44a UK en Varsovio (1959) kaj kadre de kunveno de MEM, okazinta en ĉi tiu UK, iĝis membro de la Internacia Komitato de MEM; certigis tion, ke malgraŭ papermanko en Vjetnamio dum la milito aperis pluraj libroj en Esperanto, revuo “Vjetnamio Antaŭenmarŝas” kaj vjetnamiaj numeroj de “Paco”; atingis, ke en decembro 1956 estis akceptita decido pri fondo de Vjetnama Pacdefenda Esperanto-Asocio (VPEA), kiu ricevis konsiderindan ŝtatan subtenon, kaj post la reveno al Vjetnamio en 1968 iĝis prezidanto de VPEA.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 214-215.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por februaro 2026, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/02/februaro-11/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













