Dante Alighieri. Vivo nova / Vita nova / Tradukis el la itala Enrico Dondi. – Chapecó: Fonto, 2003. – 167 paĝoj.
Sen du longtempaj deĵorantoj en la Centra Oficejo en Roterdamo, por UEA komenciĝas Vivo nova. Tiuokaze dum la tuta januaro la libroservo de UEA ofertas, kun sesona rabato, libron kun tiu titolo.
Unua amromano de la itala literaturo. Historio pri de la amo de Dante al Beatrice ekde la unua renkontiĝo aĝe de naŭ jaroj ĝis ŝia morto aĝe de 25 kaj pri ŝia postmorta leviĝo al figuro de spirita transcendo al Dio.
“Vivo nova” konsistas el poemoj verkitaj dum la junaĝa periodo de Dante, kun prozaj komentarioj, kiuj donas spinon al la rakonto kaj interpreton al la versoj.
Dulingva verko (itala kaj Esperanto spegulpaĝe), kun enkonduko, notoj kaj traduko de Enrico Dondi.
(Brazila Esperantisto, 2003, №324)
Mendu la libron ĉe la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/?inf=7150
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/01/libro-21/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














