UK-111: Alvoko por volontuloj en Graco

Graco

La helpo de volontuloj estas nemalhavebla por la glata funkciado de la Universala Kongreso de Esperanto (UK) kaj por la agado de Universala Esperanto-Asocio. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 111a UK, kiu okazos en Graco (Graz), Aŭstrio (de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026), anoncu vin pere de tiu formularo.

Subvencioj por partopreni la UK-on eblas danke al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” de UEA. Pere de ĝi UEA povas subteni la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝ- kaj loĝad-kostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.

La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subteno “Partoprenu UK-on” estas:

  1. esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
  2. esti individua membro aŭ akcepti esti individua membro de UEA;
  3. plenigi ĉi tiun formularon ĝis la limdato, la 15a de februaro 2026.

En pasintaj UK-oj volontuloj helpis pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.

UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo kaj varme invitas donacemulojn kontribui al Fondaĵo Partoprenu UK-on, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.

La 2a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31a de marto 2026. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon aliĝi, daŭre kun rabato: uk.esperanto.net (eblas donaci dum la aliĝo).

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de la donacantoj al la Fondaĵo Partoprenu UK-on.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1278.

Foto: Tamirhassan~commonswiki, CC BY-SA 3.0, via Wikimedia Commons

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi