EAE mortis, sed BET plu vivos en Estonio

Estonio

Esperanto-Asocio de Estonio, kiun la Universala Esperanto-Asocio ne plu konsideras landa asocio, ankaŭ jure ne plu ekzistas, ĉar forstrekita el la oficiala registro de neprofitcelaj societoj. Laste restis nur du membroj: prezidanto Tõnu Hirsik kaj s-ro Ahto Siimson; kiam ĉi tiu mortis, tiam EAE estis forigita, ĉar ĉiu neprofitcela societo devas havi minimume du membrojn, laŭ la estonia leĝo.

Tial ke EAE mortis, nun kiu ajn rajtas organizi Baltiajn Esperanto-Tagojn en Estonio, 2027. Por tio engaĝas sin sen. Kalle Vilbaste, korespondanto en Talino por la norda legacio de la Esperanta Civito. Pretas helpi lin surlokaj esperantistinoj kaj la kongresa buroo de la Civito, sub la responso de sen. Manuela Blanco.

Por 2028 estus la vico de Litova Esperanto-Asocio organizi, sed probable BET ne okazus, se Litovio gastigus Universalan Kongreson tiujare, laŭ invito al UEA, posedanto de UK. Cetere BET en Litovio akiris la famon de norda UKeto, ĉar statistike ĝi fariĝis la plej multnombra aranĝo post UK mem.

Norda Legacio

Fonto: https://www.esperantio.net/heko/eae-mortis-sed-bet-plu-vivos-en-estonio

Foto: En 2024 deko da Estoniaj esperantistoj partoprenis la 58an BETon en Tartu.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi