La 1an de decembro 2025 forpasis
Teresa Kurłowicz-Nemere (1939-2025)

pola instruistino, muzeistino kaj esperantistino (ekde 1962), ŝi disvastigis kaj instruis Esperanton en mezlernejoj kaj universitato de Toruno (Toruń) kaj (kun)organizis plurajn esperantistajn renkontiĝojn. Dum sia 26-jara laboro en la urba etnografia muzeo (1974-2000) ŝi ĉiujare okazigis Internacian renkontiĝon de popolaj orkestroj kun Esperanto kiel pontlingvo kadre de kiu prezentiĝis 96 grupoj el 26 landoj kaj multaj orkestroj el diversaj regionoj de Pollando. Teresa Nemere enkondukis Esperanto-ĉiĉeronadon en la muzeo, pretigis informmaterialon kaj ekspoziciojn en Esperanto, prelegis pri fakaj temoj en multaj esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Danke al ŝi la urba junulara teatro Studio “P” pretigis kaj prezentis plurajn teatraĵojn en la pola kaj Esperanto.
Ni funebras pro la forpaso de Teresa kaj kondolencas ŝian filinon Kinga, ŝiajn samfamilianojn, amikojn kaj samideanojn.
Ŝi ripozu en paco!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/nemere-3/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














