Kaŭno invitas la 113an UKon

sejmo

La 10an de aŭgusto 2025 Litova Esperanto-Asocio (LEA) prezentis proponon al la Estraro de UEA en 2028 organizi la 113an Universalan Kongreson de Esperanto en Kaŭno. Intertempe la komencaj preparoj al tiu eventuala kongreso jam estas faritaj. Ni kontaktis la universitaton Vytautas la Granda, kie okazos plejparto de programeroj, turismajn organizaĵojn, parlamenton de Litovio. Komenciĝis ankaŭ diskutoj kun la urba municipo pri diversaj aspektoj de la organizado de UK, inkluzive de la financa helpo de la urbo. Sube estas informoj pri kelkaj gravaj renkontiĝoj kaj vizitoj al diversaj instancoj lige kun la eventuala UK en Kaŭno.

La 1an de decembro laŭ la iniciato de la Kaŭna turisma kaj informa centro “Kaunas IN” okazis kunsido rilate al la eventuala 113a UK en Kaŭno en 2028. Partoprenis la direktoro de “Kaunas IN” Tadas Stankevičius kaj la fakestrino pri turismo Agnė Kriaučiūnienė. Estis invitita ankaŭ reprezentanto de la turisma firmao “Delta Tours” Lijana Stepanovienė. Ĉi tiu firmao helpis al ni okazigi la 90an UKon en 2005 en Vilno (ekskursoj, hoteloj k. s.). La propono organizi UKon en Kaŭno en 2028 estis akceptita tre entuziasme kaj estis promesita ĉiuspeca helpo. “Kaunas IN” sendos al la Kongresa fako de UEA specialan subtenleteron kun prezento de la urbo kaj lando. Similan subtenleteron sendos ankaŭ la tutlanda publika entrepreno “Keliauk Lietuvoje” (Vojaĝu en Litovio), kiu rekte subiĝas al la Ministerio pri ekonomio kaj novigoj.

Danke al kontrakto pri kunlaboro inter Litova Esperanto-Asocio kaj la universitato Vytautas la Granda en Kaŭno nia asocio kaj la universitato estas partneroj. Tio ebligas al nia asocio havi esencan helpon de la universitato por nia agado. La prezidanto de LEA kontaktis la novan rektorinon de la universitato prof. Ineta Dabašînskienė (interalie, ŝi estas lingvistino kaj okupiĝas ĉefe pri multlingvismo) pri la eventuala UK en la universitato. Ŝi plene aprobis la aferon kaj komisiis al la vicrektoro pri scienco kaj novigoj prof. Rolandas Urbonas respondeci pri la afero, konstante zorgi kaj solvi ĉiujn praktikajn demandojn dum la organizado de UK. La 9an de decembro la prezidanto de LEA renkontiĝis kun prof. Rolandas Urbonas kaj pli konkrete traktis la organizajn aferojn. Estas interkonsentite, ke UK povos uzi ĉiujn bezonatajn ejojn kaj servojn de la universitato en la kvar apudaj domoj de la universitato en la centro de la urbo.

La 12an de decembro la prezidanto de la parlamento de Litovio (Sejmo) Juozas Olekas akceptis la prezidanton de LEA Povilas Jegorovas. Estis diskutitaj preparlaboroj por eventuala okazigo de la 113-a Universala Kongreso de Esperanto en Kaŭno. La prezidanto de la parlamento konsentis esti Alta Protektanto de la kongreso, se la Estraro de Universala Esperanto-Asocio decidos organizi la kongreson en Kaŭno. Estis certigita politika kaj financa subteno al la okazonta kongreso. Li partoprenos la inaŭguron de la kongreso. La prezidanto de la Litovia parlamento akceptos la prezidanton de UEA Fernando Maia dum lia eventuala vojaĝo al Litovio fine de julio 2026.

Povilas Jegorovas

Foto: Povilas Jegorovas kaj Juozas Olekas

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/litovio-83/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi