Pli ol kvincent aliĝintoj al la 111a UK en Graco

gracoJe la 1a de decembro 2025 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Aŭstrio) aliĝis 514 personoj el 49 landoj.
Dum novembro aliĝis 222 personoj.

Plej multaj aliĝintoj (77) estas el Germanio. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj:

77 Germanio
48 Pollando
39 Francio
34 Hungario
32 Aŭstrio
22 Ĉeĥio
18 Brazilo
18 Italio
17 Usono
15 Ĉinio

Entute, el ĉi tiuj dek landoj aliĝis 320 personoj (62%), kaj 194 el la cetera mondo.
La unua, plej favora aliĝtarifo finiĝis la 30an de novembro 2025. Nun, ĝis la 31a de marto 2026 validas la dua aliĝperiodo.
Probable, ankaŭ la 111a esperantista mondkongreso allogos pli ol mil personojn.
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026.

Aliĝu ankaŭ vi!

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/graco-6/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi