Solidareco milittempe

kongo

UEA alvokas subteni esperantistojn en D. R. Kongo tra la Konto Espero

Universala Esperanto-Asocio per sia Konto Espero daŭrigas solidaran agadon por subteni individuajn membrojn de la Asocio, kiuj troviĝas en la plej bezonataj situacioj pro armitaj konfliktoj kaj humanitaraj krizoj.

Donacu al la Konto Espero: https://uea.org/alighoj/donacoj/espero.

Pere de zorge kolektitaj informoj ekde marto 2025, jam eblis helpi ĉirkaŭ 28 individuajn membrojn de UEA en Demokratia Respubliko Kongo, ĉefe en la urboj Goma kaj Bukavu, regionoj forte trafitaj de perforto kaj malstabileco. Al tiuj helpitoj UEA sukcesis sendi monhelpon de po 100 eŭroj.

En regiono, kie granda parto de la loĝantaro vivas sen stabila formala enspezo kaj kie multaj familioj devas kontentiĝi per tre limigitaj rimedoj, tia sumo povas havi realan kaj tujan efikon: por multaj ĝi signifas subtenon por bazaj bezonoj dum unu aŭ eĉ du monatoj, ekzemple por manĝaĵoj, loĝkostoj, sanelspezoj aŭ edukaj bezonoj. En kondiĉoj de milito kaj delokiĝo, tiu helpo ofte estas decida por travivi malfacilan periodon kun minimuma digno.

UEA nun celas etendi tiun solidaran helpon al ankoraŭ aliaj individuaj membroj, kiuj daŭre suferas pro militoj kaj perfortaj konfliktoj en diversaj regionoj de la mondo. Tial la Asocio alvokas la tutmondan Esperanto-komunumon kaj aliajn homojn de bona volo kontribui al la Konto Espero, por ke neniu membro restu sola fronte al tiaj malfacilaj provoj.

Tiu solidareca alvoko estos akompanata de speciala kultura gesto: en la jutuba kanalo de UEA aperas muzikvideo de la kanto Milittempe, interpretata de Joel Muhire kaj Miriam Ingabire Alliance, esperantistaj kantistoj el D. R. Kongo. La kanto premieriĝis dum la malfermo de la 6a Virtuala Kongreso de Esperanto kaj nun estas prezentata aparte – kiel necesa voĉo de espero, eltenemo, homa proksimeco kaj konfirmo de niaj valoroj en tempo de sufero.

Per tiu iniciato UEA volas memorigi, ke Esperanto ne estas nur lingvo, sed ankaŭ komunumo de reciproka zorgo. En la strategia plano de UEA por la periodo 2025-2030, nome AKIRI, solidareco estas unu el la referencaj valoroj. Eĉ kiam la helpo estas modesta laŭ ciferoj, ĝi povas esti profunde esperodona gesto por tiuj, kiuj sentas sin forgesitaj de la mondo. Do ĉiuj donacoj gravaj. Se donacoj alvenos abunde, ankaŭ eblos pensi agadojn krom la referenca helpo de po 100 eŭroj por helpito.

Kiel same jam memorigis nin Joel Muhire: UEA estas nia, UEA estas vi. Kune ni povas mildigi maljustaĵojn kaj konservi esperon – en milittempoj ni devas eĉ pli konfirmi nian forton, kio en la aktivismo de la Esperanto-movado ĉefe estas la forto de espero.

Diskonigu! Donacoj al la Konto Espero eblas per: https://uea.org/alighoj/donacoj/espero.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1273.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi