Esperantaj jubileoj, memordatoj kaj festoj en decembro 2025

decembro

1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Svetlana Viktorovna Smetanina (Сметанина, 1950-1970- ), sovetunia kaj ruslanda instruistino, turisma organizantino kaj esperantistino; instruistino de Esperanto, prezidanto de REU (2013-19, 1925- ), komitanano de UEA (2014-23), ĉefdelegito de UEA (eksigita en 2022).

2. Antaŭ 10 jaroj mortis Ignat Florian Bociort (boĉórt, 1924-1969-2015), rumana lingvisto kaj esperantisto; fondinto kaj gvidanto de la kolektivo “Esperanto kaj interlingvistiko” ĉe Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj de Rumanio (1978-89); enkondukinto de Esperanto kiel nedeviga studobjekto en la filologiajn fakultatojn de Rumanio (1978), la unua prezidanto de la landa asocio EAR (1990), aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj kaj de interlingvistikaj libroj; honora membro de UEA (1998).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 37-38.

4. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Miguel Gutiérrez Adúriz (1950-1969- ), hispana kemia inĝeniero kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Liven Dek, eldonanto de la scienc-fikciaj serioj “Sferoj”, “Orbito nula” kaj “Future”, membro de la literatura Ibera Grupo (skolo) en kies kolektivaj libroj (“Ibere libere”, 1993; “Ekstremoj”, 1997) aperis liaj prozaj kaj poeziaj verkoj; aŭtoro de la novelaro “Ne ekzistas verdaj steloj” (2012), du lernolibroj (1995, 2012) kaj vortaro (2002), tradukinto de kelkaj beletraj libroj inkluzive de la antologio “Astura bukedo” (kun aliaj, 1988); membro de la Akademio de Esperanto (2001-13), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (2016- ).

6. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Karel Píč (post la edziĝo: Karel Onesork, 1920-1930-1995), ĉeĥa librotenisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Karolo Piĉ; unu el la plej rimarkindaj Esperanto-verkistoj; aŭtoro de la membiografia romano “La litomiŝla tombejo”, kiu iĝis la plej diskutata Esperanto-beletraĵo ne tiom pro la literatura valoro, kiom pro la “avangarda” lingvaĵo, kreita (sen lezi la Fundamenton de Esperanto) por priskribi la marĝenulan vivon de la protagonisto en ties rilatoj kun la socio (“nereĝimisto”), Litomyšl, virinoj kaj Esperanto; aŭtoro de tri pliaj originalaj romanoj, du poemaroj, novelaro kaj gravaj esperantologiaj verkoj; membro de la Akademio de Esperanto (1973-95), laŭreato de la premio La Verko de la Jaro (1981).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 227-228.

10. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Nikolaj Faddejeviĉ Danovskij (Дановский, 1905-1925-1988), rusa sovetunia inĝeniero, ĵurnalisto, kunlaboranto de enciklopedia eldonejo kaj esperantisto; Esperanto-instruisto, vicprezidanto de TEĴA, aŭtoro de pluraj artikoloj en/pri Esperanto, de la ruslingva monografio “Enkonduko en la arton traduki” (1985) kaj de la artikolaro “Meditoj” (1990), gvidanto de koresponda kurso por Esperanto-tradukantoj, tradukinto de pluraj rusaj beletraĵoj inkluzive de “La sorto de homo” de M. Ŝoloĥov (kun A. Agosti, 1965) kaj “Princidino Mary” de M. Lermontov (eld. 1996).

14. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Gabriel Chavet (pron.: ŝavé, 1880-1896-1972), franca juristo, poŝtoficisto, administranto, pacifisto kaj esperantisto; pionira propagandisto kaj instruisto de Esperanto, kunfondinto de Pariza Grupo Esperantista (1900), ĝia sekretario kaj kasisto ĝis 1903; sekretario de Esperantista Centra Oficejo en Parizo ekde ĝia fondo (1905-24), Ĝenerala Sekretario de la [Universalaj] Kongresoj (1909-25), kuniniciatinto de ICK kiel tegmenta instanco por UEA kaj landaj asocioj (1922) kaj membro de la sespersona ICK (1922-24); kunfondinto de la eldonejo-vendejo “Librairie de l’ Espéranto” (kun G. Warnier, 1906), redaktoro de “Oficiala Gazeto Esperantista” (kun H. Sebert, 1908-22) kaj “Informa Bulteno por Ĝenerala Propagando de Esperanto” (1913-14), aŭtoro de kelkaj lerniloj, el kiuj la plej populara estis “Esperanto manuel” (kun G. Warnier, 1907), kies 17a eldono aperis en 1958.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 57-58.

15. Tago de la Esperanta Libro, festata je la naskiĝdatreveno de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (Заменгоф, 1859-1917), la iniciatoro de Esperanto.

16. Antaŭ 45 jaroj mortis Johannes (pole: Jan) Fethke (1903-1919-1980), pseŭdonime Jean Forge, germana-pola filmreĝisoro, scenaristo, verkisto kaj esperantisto, aŭtoro de tri romanoj (“Abismoj”, 1923; “Saltego trans jarmiloj”, 1924; “Mr. Tot aĉetas mil okulojn”, 1931) kaj du novelaroj (“La verda raketo”, 1961; “Mia verda breviero”, 1974), dublinto de la germana filmo “Morgaŭ komenciĝos la vivo” (la unua longdaŭra sonfilmo en Esperanto, 1934), reĝisoro de la filmo “Verda stelo super Varsovio” (1959).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, 93-95.

18. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Nikolaj Vladimiroviĉ Nekrasov (Некрасов, 1900-1915-1938), rusa sovetunia ĵurnalisto, membro de la Lingva Komitato (1929-38), kunfondinto (1922) kaj redaktoro de “La Nova Epoko” (ekde oktobro 1923 Literatur-Scienca aldono de “Sennacieca Revuo”), poeto kaj tradukanto, i.a., de “Eŭgeno Onegin” de Puŝkin (1931).

20. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Aleksej Jurjeviĉ Aleksandrov (Александров, 1955-1973-1984), rusa elektristo kaj esperantisto, unu el ĉefaj Esperanto-aktivuloj en Uralo, redaktoro de “Informletero de Uralaj Esperantistoj” (1982-83), membro de Urala Esperanto-Komitato (1983-84), aŭtoro kaj tradukanto de poemoj kaj kantoj.
Legu pli en la artikolo Rekonstrui universon de Nikolai Lozgaĉev.

27. Antaŭ 30 jaroj mortis Albert Goodheir (Albertus Johannes Goedheer, 1912–95), nederlanda kaj britia instruisto, teologo kaj esperantisto; aŭtoro de tri poemaroj (“Merlo sur menhiro”, 1974; “Enlumiĝo”, 1987; “Nordmara duopo”, kun Rejna de Jong, 1994), ses nefikciaj libroj; tradukinto de ok beletraj kaj kvar nefikciaj libroj; redaktoro de “Esperanto en Skotlando” (1975-95), eldoninto de pli ol 30 libroj kaj broŝuroj ĉe sia propra eldonejo “Kardo”, membro (1979-89) kaj sekretario (1979-82) de la Akademio de Esperanto.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 108-109.

Aleksander Korĵenkov

Foto: “Vintro en la parko” de Malte Markheden (Svedio). Ĉi tiu foto estis laŭde menciita en la 5a Internacia Fotokonkurso de “La Ondo de Esperanto” (2002).

Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por decembro 2025, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/decembro-13/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi