Nova Zamenhof-Taga provo en Minsko

minsko

Belarusio estas en la geografia centro en Eŭropo, dum sia historio ĝi ĉiam estis loko, kie multaj kulturoj, lingvoj kaj religioj renkontiĝis kaj kunvivis en paco. Ankaŭ Zamenhof dum kelkaj jaroj loĝis en Grodno, ĝis nun konserviĝis lia domo, kie nun troviĝas restoracio “Esperanto”. Kvankam Belarusio havas multajn historiajn ligojn kun Esperanto, nun ĝi restas preskaŭ la sola lando en Eŭropo, kie oficiale ne ekzistas Esperanta movado.

Lokaj Esperantistoj kune kun siaj moskvaj amikoj decidis ŝanĝi tion. Pasintjare okaze de la Zamenhof-Tago grupo da junaj Moskvaj esperantistoj kaj kelkaj esperantistoj el Grodno okazigis Esperantajn renkontiĝojn en Minsko kaj Grodno por revivigi la Esperantan movadon en Belarusio. Kvankam tiam pluraj gejunuloj esprimis sian deziron aliĝi al BelEJO (Belarusia Junulara Esperantista Organizo), ĉi tiu organizo ne ekfunkciis.

En majo 2025 estis organizita Esperanta ekspedicio tra Belarusio kun la celo trovi lokajn esperantistojn kaj krei jutubajn filmetojn pri kelkaj urboj de la lando, la filmetoj nun troveblas ĉe jutubo en la kanalo Esperanto Vivo (https://mallonge.net/evivo). Poste liceanoj de la Belarusia Ŝtata Universitato, kiuj ĉeestis la pasintjaran renkontiĝon decidis organizi novan kunvenon okaze de ĉi-jara Zamenhof-Tago. Moskvaj esperantistoj ofertis por ili librojn en Esperanto kaj lernolibrojn.

La 14an de decembro ĉi-jare, sojle de la Zamenhof-Tago, en Minsko okazis renkontiĝo de esperantistoj en la antikafejo “Atmosfero” kun partopreno de ĉirkaŭ dudek gejunuloj, kelkaj el ili jam estis kapablaj paroli Esperanton kaj surprize malkovris ke ili ne estas la solaj esperantistoj en Minsko.

Dum la renkontiĝo okazis mia prelego pri la vivo de Zamenhof kaj pri historio de la Esperanta movado, pri famaj Belarusiaj esperantistoj kaj pri la perspektivoj de revivigo de la landa movado; estis venditaj lernolibroj. Unu el la junaj liceanoj anoncis sian propran Esperanto-kurson por liceanoj sekvontjare.

Roman Ralko

Legu ankaŭ:
Nikita Valko: Junulara revigliĝo en Belarusio

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/12/belarusio-2/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi