Unesko-Kuriero pri manĝaĵoj

«Diru al mi, kion vi manĝas, kaj mi diros al vi, kiu vi estas. Kuirarto parolas pri ni, pri niaj emocioj, niaj plezuroj kaj niaj revoj. En siaj Analektoj, Konfuceo rimarkigas nin pri tio, ke “oni neniam satiĝas je bongusta kaj delikata manĝaĵo.” Kelkajn jarcentojn poste, la filozofo Gaston Bachelard asertis, ke “manĝado estas (…) festeno por la sensoj”. Kuirarto estas invito al vera ĉirkaŭmonda rondvojaĝo, do ĉetabliĝu! La vespermanĝo estas preta», – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero”, en la ĉefartikolo de la dua ĉi-jara kajero de ĉi tiu gazeto (aprilo-junio).

“Manĝaĵoj: kio kunigas nin” estas la ĉefa temo de ĉi tiu eldono, kies Esperanta versio kun kelkmonata malfruo aperis en la retejo de Unesko. Ĉi tiun bongustan temon traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:

Damien Conaré: Rekonekti kun manĝaĵo
Jessica Bradley: La estonteco sur niaj teleroj
Du ĉefkuiristoj kuniĝas por bona kaŭzo: Intervjuo kun Mauro Colagreco kaj Daniel Humm
Paulina Vera Puz: Ĉilio, pioniro en la etikedado de manĝaĵoj
Lucia Iglesias Kuntz: Nutraĵoj kaj nemateria heredaĵo: gustoplena rilato
Raphaëlle Maruchitch: En Kanado reviviĝas indiĝena kuirarto
“Konsideri bestojn kiel varojn ŝajnas al mi tute malĝuste”: Intervjuo kun Peter Singer
Ĉinio: la historio de movebla festeno: Intervjuo kun Nicole Chiang
Emma Henderson: Uzi artefaritan intelekton por spuri malŝparon de manĝaĵoj
Sophie Douce: Dakaro, paradizo por amantoj de stratmanĝoj
Daniel Newman: Mil kaj unu ingrediencoj: la riĉa heredaĵo de mezepoka araba kuirarto

“Unesko-Kuriero” aperas en la ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ katalune, Esperante, portugale, kaj koree. La Esperanta versio (58-paĝa) de la aprila-junia “Kuriero” estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000393310_epo.

AlKo

manĝaĵoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/unesko-43/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi