Voĉdonu por novaj Komitatanoj B de TEJO

En novembro 2025 elektiĝos novaj komitatanoj B por dujara mandato, komenciĝonta je la 1a de decembro 2025. Komitatanoj B reprezentas Individuajn Membrojn de nia organizo en la supera instanco de TEJO: la Komitato. Ni ricevis 7 kandidatiĝojn por 4 vakaj lokoj por iĝi Komitatano B de TEJO. La voĉdona periodo daŭros dum 15 tagoj t.e ĝis la 22a de novembro 2025.

La biografietojn kaj la movadajn celojn de la kandidatoj legu en la retejo de TEJO
https://www.tejo.org/vocxdonu-komitatanoj-b-2025/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi