Ekskurso kadre de la 26aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

ekskurso

Kadre de la 26aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas al la ekskurso Eksterordinaraj lokoj de Podlaĥio: skit, aŭ ortodoksa ermitejo en Odrynki la 14an de decembro 2025 (dimanĉo).
Renkontiĝo ĉe la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, strato Piękna 3. Forveturo je 8h30.

La programo:

  • Veturo al Zabłudów, en kiu unu apud la alia staras du preĝejoj el la 19a jarcento: la katolika kaj la ortodoksa (la sinagogo estis bruligita far nazioj en 1941).
    • La historio de Zabłudów komenciĝis en la 16a jarcento. La urbon fondis la familio Chodkiewicz; post ili regis tie la familio Radziwiłł.
  • Veturo al la Lando de Malfermitaj Ŝutroj, kiun konsistigas tri vilaĝoj: Soce, Puchły kaj Trześcianka. Tiuj vilaĝoj estis formitaj en la 16a jc. rezulte de koloniigado de la praarbaro kaj ekonomia reformo de la reĝino Bona Sforza, nomata la voloka reformo. Soce kaj Trześcianka troviĝas en la registro de historiaj obiektoj pro la spaco-aranĝo en la formo de tiel nomata strato-vilaĝo kaj pro karakterizaj dekoraĵoj troveblaj en neniu alia regiono de Pollando.
    • Ni promenos tra la vilaĝo Soce (ĉ. 1,5 km), dividita al du partoj per la rivereto Rudnia, admirante belajn dekoraĵojn ĉirkaŭ la fenestroj kaj skulptitajn dom-angulojn. Ni vidos domon premiitan en la konkurso Plej Bone Konservita Objekto de Ligna Konstruarto 2018 en la Podlaĥia Provinco.
    • Sekve ni veturos al la vilaĝo Trześcianka kaj promenos ĉ. 1 km. Ni vidos la 19-jarcentan lignan ortodoksan preĝejon Mikaelo Arkianĝelo, memorŝtonon al evakuado dum la unua mondmilito, bele dekoritajn domojn, malnovajn kapeletojn, ĉevojan krucon kaj novaĵon: lignopentraĵon de A. Andrejkow, artisto bone konata en Podlaĥio pro similaj verkoj.
  • Veturo al la vilaĝo Narew ĉe samnoma rivero.
    • Ni vizitos bone konservitan la 18-jarcentan barokan preĝejon Plej Sankta Virgulino Maria kaj s-ta Stanislao. La dutura preĝejo estas la plej granda ligna preĝ-konstruaĵo en Podlaĥio kun valoraj ekipaĵoj.
  • Veturo al la vilaĝo Odrynki.
    • Ni vizitos unusolan en Pollando ortodoksan ermitejon fonditan en 2009 sur aluvia grundo de la rivero Narew far Patro Gabriel, la arkimandrito de la monaĥejo en Supraśl. En 2024 la ermitejo en Odrynki estis premiita en interreta konkurso kiel unu el 16 mirakloj de Pollando. La promenado al la ermitejo sur ligna ponteto longos 800 m.
  • Veturo al Michałowo, tagmanĝo je 14.00.
    • Vizito en la Laborejo de Filmo, Sono kaj Fotografio en Michałowo. Temas pri speco de muzeo, kiu kolektas interesajn memoraĵojn ligitajn al la historio de la regiono de Michałowo.
  • Reveno al Bjalistoko ĉ. 17h00.

La prezo de la ekskurso estas 120 zlotoj kaj inkluzivas: busan veturon, tagmanĝon, muzeo-bileton, oferaĵon en preĝejoj kaj ĉiĉeronan prizorgadon.
La organizantoj ne okupiĝas pri asekuro.
La ekskurson gvidos la profesia ĉiĉeronino Iza Walentynowicz (telefonnumero: 602 407 533).

Aliĝu per la aliĝilo ĝis la 10a de decembro 2025.

Foto: Odrynki Skete 20230328.jpg, aŭtoro: Krzysztof Maria Różański, CC BY-SA 4.0

Fonto: https://espero.bialystok.pl/eo/ekskurso-2025/

QAbonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi