
En la 26aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 12a ĝis la 15a de decembro 2025, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.
Akceptejo – la 12an de decembro ekde 17.00 kaj la 13an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendredon kaj sabaton ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.
La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. iuj programeroj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.
Aliĝilo – klaku ĉi tie
Programo (aktualigata)
Vendredo, la 12a de decembro
- 17.00, CLZ, supra salono
Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Esperanto ligas homojn. Perditaj en la reto, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 15 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso - 17.15–17.30, CLZ, supra salono
Malfermo kaj vizitado de la ekspozicio Esperanto ligas popolojn, el la kolekto Dokumentoj de Socia Vivo de Podlaĥia Libraro - 17.30–18.00, CLZ, supra salono
Prezento de la dua eldono de la libro Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński - 18.00–18.40, CLZ, supra salono
Koncerto de Frey-Lech Band - 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
Naskiĝtaga kuko de Ludoviko - 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3, amika rondo kun vespermanĝeto
Sabato, la 13a de decembro
- 9.00–10.45, ĉe la Pupteatro, str. Kalinowskiego 1
Promenado laŭ la ursa itinero - 11.00–13.00, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
- 13.00, CLZ, malsupra salono 105
Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo) - 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
Katolika meso en Esperanto - 15.00–15.20, placo Paweł Adamowicz
Solena flormetado al la monumento de L. L. Zamenhof okaze de lia 166a naskiĝdatreveno - 15.30–18.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj
- 19.00, Klubejo Fama, str. Legionowa 5
Ĵaza koncerto – Maciej Fortuno kaj la bando - 20.30, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
Amika rondo kun vespermanĝeto
Dimanĉo, la 14a de decembro
- 8.30–17.00, Tuttaga ekskurso – Eksterordinaraj lokoj de Podlaĥio: skit, aŭ ortodoksa ermitejo en Odrynki
Lundo, la 15a de decembro
- 18.00–21.00, Klubejo Fama, str. Legionowa 5
Bjalistoka Lingva Kafejo kun Esperanto-Tablo
Legu pli ĉe https://espero.bialystok.pl/eo/bzt-2025/?v=89484b14b36a
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














