
2. Antaŭ 115 jaroj mortis Paul Berthelot (pol bertló, 1881-1899-1910), franca presisto, anarkiisto, spiritisto kaj esperantisto (pseŭdonimoj: Paŭlo Bertelo kaj Marcelo Verema); fondinto de Kataluna Esperanto-Grupo (1904) kaj de ties gazeto “Espero de Katalunjo” (1905) por kunligi katalunajn esperantistojn de Hispanio kaj Francio; fondinto de la gazeto “Esperanto” (1905), kiun li en 1907 cedis al H. Hodler (en 1908 ĝi iĝis la organo de UEA); fondinto de “Internacia Socia Revuo” (1907); organizinto de la unua kongreso de “verdruĝuloj” kadre de la 2a UK (Ĝenevo, 1906); membro de la Lingva Komitato (1909-10); aŭtoro de “Vocabulaire Français-espéranto” (kun T. Cart kaj M. Merckens, 1903), “Komercaj leteroj” (kun Ch. Lambert, 1903), “Fonetiko litera” (1904), “Provo de ĥemia nomigado en Esperanto” (1904); lia franclingva anarkiisma verko “L’évangile de l’heure” (“La Evangelio de la horo”) aperis en Esperanto posteume (Trad. D. Ivanski, 1912) kun pluraj postaj reeldonoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 34-35.
5. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Seán Ó Riain [ŝon orian, 1955-1990- ), irlanda diplomato, lingvisto, poligloto kaj esperantisto; prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio (2002- ), vicprezidanto de UEA (2025- ), membro de AIS (ISKano ekde 1992), aŭtoro de pluraj fakaj verkoj, ankaŭ lingvopolitikaj, en kelkaj el kiuj li pledis por enkonduko de Esperanto en la Eŭropan Union, tradukinto en la irlandan lingvon de la lernolibro “Esperanto per rekta metodo” de Stano Marĉek (2007).
8. Antaŭ 75 jaroj mortis Jaume Grau Casas [ĵaŭme graŭ kazes, 1896-1914-1950), kataluna librotenisto, magistrata sekretario, verkisto, tradukisto, socia aktivulo (katalunisto) kaj esperantisto; membro de la Lingva Komitato (1926-48) kaj Akademio de Esperanto (1937-48), redaktoro de “Kataluna Esperantisto” (1920-24), diverstempa prezidanto kaj sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj; aŭtoro de tri poemaroj (“Amaj poemoj”, 1924; “Novaj amaj poemoj”, 1927; “La lasta poemo”, 1936) kaj du lernolibroj (1930, 1934), tradukinto de pluraj beletraĵoj, aperintaj, interalie, en “Kataluna Antologio” (1925) kiun li redaktis; lia ampleksa taglibro, verkita en franciaj koncentrejoj dum 1939-44 kaj tradukita de Miguel Fernández, aperis en Esperanto kiel “Tagoj kaj Ruinoj” (2017).
9. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Rudolf Hromada (1890-1907-1964), ĉeĥa bankoficisto kaj esperantisto; kunfondinto (1920) kaj ĝenerala sekretario (1920-31) de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, membro de Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado (1924-30), membro de la Lingva Komitato (1921-48) kaj Akademio de Esperanto (1948-62); kunfondinto kaj kunredaktoro (kun K. Bouška) de “Ĉeĥoslovaka Gazeto” (1921-23), eldonanto kaj redaktoro de “La Progreso” (1923-35); aŭtoro de ambaŭdirektaj vortar(et)oj plurfoje reeldonitaj; tradukinto de “Popolsumigo en Aŭstrio” de J. Hantich (1911) kaj de multaj ĉeĥaj beletraĵoj, aperintaj en gazetaro; posteume estis eldonitaj liaj tradukoj de “Sileziaj Kantoj” de P. Bezruč (kun aliaj, 1970) kaj “Riporto skribita en la pendumila maŝo” de J. Fučík (kun aliaj, 1979), kaj la antologio “Intima triptiko” kun liaj tradukoj de verkoj de 17 poetoj kaj unu prozisto.
12. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Osmo Buller (1950-1966- ), finna politikisto, kulturoficisto, prezidanto de la municipa deputitaro de Taivalkoski (2017-21), kaj esperantisto; estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando (1979-81) kaj kunredaktoro de ĝia organo “Esperanta Finnlando” (1979-85); dum pli ol tri jardekoj (1985-2016, kun kelkaj paŭzoj) oficisto en la Centra Oficejo de UEA (CO), interalie, kiel direktoro de CO (1986-87) kaj (ĝenerala) direktoro de UEA (1991-2001, 2004-16); post la emeritiĝo agis en UEA kiel komitatano (2016-25); sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1989-2001), iniciatinto de la reta bulteno “Gazetaraj Komunikoj de UEA” (1998) kaj de la Malferma Tago (1994); aŭtoro de “Hamburgo en beletra vivo” (1990), tradukinto de “Psikologiaj reagoj al Esperanto” de C. Piron en la finnan (1988) kaj de “La finna vojo” de U. Kekkonen en Esperanton (1989); kun R. Dobrzyński kaj J. Heikkinen realigis la filmon “La reveno al Finnlando” (vidbendo, 1991; DVD, 2005). En 2001 Osmo Buller ricevis la titolon “La Esperantisto de la Jaro”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 48-50.
14. Antaŭ 10 jaroj mortis Lucija Borčić (1921-1940-2015), jugoslavia kaj kroatia librotenistino, administrantino kaj esperantistino; sekretario de la 38a UK en Zagrebo (1953); aŭtoro de “Pulsas la viv’. Poemoj 1997-2001” (2001), “Granda vortaro Esperanta-kroata” (2008) kaj “Granda vortaro kroata-Esperanta” (2009), “Post la naŭdekaj” (posteume, 2016); tradukinto de “Kantoj de l’ silento” de Z. Heide (kun aliaj, 1984), “Socialisma memmastrado” de E. Kardelj (1986), “Mi resanigis PPPetron” de P. Čimbur (1995), “La bluoj” de V. Parun (1999), “Lumo kaj ombro” de I. Golub (kun aliaj; 2009) k. a.; honora membro de UEA (2001).
22. Antaŭ 85 jaroj naskiĝis Jarl Olof Hammarberg (1940-1960-2019), sveda poeto, artisto, pentristo, socia aktivulo (ekologio, bestorajtoj, feminismo) kaj esperantisto, konata en Esperantujo kiel Jarlo Martelmonto; aŭtoro de 17 libroj en la sveda kaj de tri poemaroj en Esperanto: “Ajn” (1983), “Ike Ize Ive; Poezio” (1991) kaj “Cetercetere” (2002); probable li estis la sola dadaisto en Esperanto, preskaŭ ĉiujare en la festivalo ARKONES (Poznano, Pollando) estis surscenigataj liaj poeziaj-teatraj prezentaĵoj.
23. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Bernard Golden (1925-1945-2008), usona antropologo, arkeologo, muzeologo kaj esperantisto, en 1971 ekloĝinta en Hungario; unu el la plej fekundaj aŭtoroj en Esperanto kun pli ol tri mil artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj aperintaj en 157 gazetoj, plej multe en “Heroldo de Esperanto” (140) kaj “Monato” (126); aŭtoro de kvin originalaj prozlibroj, tri prilingvaj libroj, unu kolekto de unuaktaĵoj, kompilinto de la Esperanta parto de la 20-lingva “Dictionarium museologicum” (1986); laŭreato de 16 premioj en la Belartaj Konkursoj de UEA; membro de la Akademio de Esperanto (1983-2001) kaj direktoro de ĝia sekcio pri Ĝenerala Vortaro (1984-98), estrarano de CED (1981-86).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 104-105.
29. Antaŭ 15 jaroj mortis Yosimi Umeda (joŝimi umeda, 1933-1952-2010), konata ankaŭ kiel Umeda Yoshimi, japana administranto (altrangulo en la flugkompanio Japan Airlines), aktiva ŝintoisto kaj esperantisto; estrarano de Japana Esperanto-Instituto (1979-92), komitatano (1964-72) kaj estrarano (1964-66) de TEJO, komitatano (1980-92), estrarano kaj vicprezidanto (1983-89) de UEA; aŭtoro de “Esperanto-aktivecoj en socialismaj landoj” (1990) kaj “Manlibro por praktika komunikado en Esperanto” (1990).
Aleksander Korĵenkov
Foto: Володимир Тертишник, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/
Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por novembro 2025, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/novembro-12/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














