La Mondanoj estas Esperanto-rokbando el Berlino kiu fondiĝis en 1983. la 18an de novembro 2025 estis publikigita ilia nova bitalbumeto La MondAnoj kun ses kantoj.
Ĝi enhavas kvar novajn registraĵojn, la originalan version de ilia klasika furoraĵo Muskola belulino, kaj raran registraĵon el la 41a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (Eringerfeld, 1985), restaŭritan per AI-teknologio.
La junularo de hodiaŭ estas ŝtonroka kanto kiu ŝajne mokas la nuntempajn gejunulojn el la perspektivo de maljunaj hipioj. Tio estas ironia, ĉar La Mondanoj amas gejunulojn, kaj tute ne estas hipioj. Ĝi estis elektita kiel la “Esperanta kanto de la jaro 2024” ĉe la Kantoparado.
Muskola belulino (2025) estas nova versio de la kanto pri malfortulo kiu enamiĝas al sia korpotrejnistino.Tio ĉi estas tute nova aranĝo kun mojosa latuna sekcio kaj funka klavaro. Ĉu vi preferas ĉi tiun funkan version aŭ la originalan rokan version de 1985?
Laktokoktelejo Blus’ estas malstreĉa bluso, kiu rakontas la malĝojan historion de kompatindulo kiu perdis ĉion kaj dronigas sian malĝojon en lakto. Je via sano!
Rapidu vagonaro estis verkita dum Pasport-Serva vojaĝo tra Hungario en 1984. Ĝi estas fikcia rakonto pri arbohakisto, kiu sopiras iri hejmen al sia edzino, sed enamiĝas al knabino en la trajno. Ĝia animplena ritmo elvokas la senton de trajnvojaĝo.
Muskola belulino (1985) estas la originala, roka versio, publikigita en Vinilkosmo-kompil’ Vol. 1 en 1995. Ĝi estas la sola kanto, kiun registrita en profesia studio dum la frua periodo de La Mondanoj. Ĝi komenciĝas per omaĝo al Ballroom Blitz de Sweet kun la nun vaste uzata esprimo “Ĉu vi pretas?”.
Tenu min estis registrita koncerte ĉe la 41a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en la Kastelo Eringerfeld (Germanio) en julio 1985. Ĝia malbona sonkvalito estis plibonigita helpe de moderna AI-teknologio. Ĉi tiu psikedela rokmuzikaĵo estas rara gemo el la 40-jara historio de La Mondanoj.
Ĉiujn kantojn verkis Carsten Kindermann kaj Aaron Koenig en 1984-85 kaj aranĝis La Mondanoj, kun Tom Wunderlich ĉe ĉefgitaro. Marcus Wesche ludis la drumojn en Muskola Belulino (1985) kaj Tenu Min. Julio Kladniew el Bonaero aranĝis la latunan sekcion kaj ludis klavarojn en Muskola Belulino (2025).
La kvar novajn registraĵojn produktis Uwe Häusler ĉe Electric Uweland Studios en Berlino, kaj li ankaŭ ludis pianon. Mastrigis ilin Triboulet de Studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo en Donneville (Francio). La restaŭradon de Tenu Min faris Iliya Gertman el Tel-Avivo.
En tiu ĉi albumeto La Mondanoj estas:
Aaron Koenig kaj Carsten Kindermann: aŭtoroj kaj komponistoj
Aaron Koenig: ĉefvoĉo kaj ritmogitaro
Carsten Kindermann: korusoj kaj basgitaro
Tom Wunderlich: korusoj kaj ĉefgitaro
Registrado, kaj miksado: Uwe Häusler en Electric Uweland Studios, Berlino, Germanio
Mastrigado: Triboulet en Studio de la Trappe, ĉe Vinilkosmo en Donneville, Okcitanio/SudFrancio
Kovrilbildo: Aaron Koenig
Malkovru ĉi tiun albumeton elŝute ĉe Vinilkosmo:
https://mallonge.net/lamondanoj25.
Nun estas preparata muzikvideo de la kanto Muskola belulino (2025), kiu aperos dum la 6a Virtuala Kongreso de Esperanto, okazonta rete de la 4a ĝis la 7a de decembro 2025.
Floréal Martorell
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/muziko-58/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news















