Nova muzikvideo: Paca mondo de Kris Fredi

kris

La 7an de novembro 2025 aperis en Jutubo la oficiala muzikvideo de la kanto “Paca mondo” el la bita albumo “La amo protektas nin” de Kris Fredi el D. R. Kongo. Ĝi estas kunproduktita de Kris Fredi/Esperanto-France kaj Vinilkosmo

Liven Dek diras en sia komento: “Pure homa, sen AI. La tuta albumo estas elmontro de honesteco. Eŭropanoj eble estos ŝokitaj, sed ĉiu kanto estas renkonto kun la reala vivo de homo vivanta en malfacila regiono. Kio estas grava por li?.. La familio, la amikoj, la paco, la etaj aferoj, la amo…”

La video estas spektebla kaj elŝutebla ĉe https://www.youtube.com/watch?v=qyk1pw-7rOA.

La bita albumeto “La amo protektas nin” disponeblas ĉe https://mallonge.net/kris-fredi kaj en la kutimaj elsendfluaj platformoj de la 17a de oktobro 2025.

Fonto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/462

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/muziko-57/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi