La 27an de novembro 2025 en Beverwijk forpasis
Robert “Rob” Moerbeek (1936-2025)

Rob Moerbeek [múrbejk] naskiĝis la 1an de majo 1936 en esperantista familio. Li diplomiĝis pri filologio, kaj post kelkjara lerneja instruado en 1969 eklaboris en la Centra Oficejo de UEA, kie li dum 32 jaroj okupiĝis pri la ekspeda fako kaj pri la provlegado de la revuo “Esperanto” kaj de aliaj eldonaĵoj de UEA (ankaŭ de gazetoj kaj libroj de aliaj eldonejoj), kaj prizorgis la bibliotekon kaj la arkivon de UEA. Post la emeritiĝo en 2001 li dum pli ol 20 jaroj volontule laboris en la Centra Oficejo.
Moerbeek aktivis ankaŭ en la blindula asocio LIBE, kiun li ekde 2001 reprezentis en la komitato de UEA, ILEI, ISAE, TEVA kaj en aliaj Esperanto-organizaĵoj. Li estis privatdocento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo dum dudek jaroj (1978–98), tradukis en Esperanton la libron “La afero Jesuo kaj la judoj” de Peter J. Tomson (2000) kaj pretigis la nederlandajn versiojn de la rektmetoda lernolibro de Stano Marček (2007) kaj de la informa broŝuro “Malkovru Esperanton” (2010). Honora membro de UEA (2011) kaj ILEI (2014), laŭreato de la premion Deguĉi (2000), kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau (2018).
Ni funebras pro la forpaso de Rob, kun kiu ni dum pli ol tridek jaroj havis amikajn interrilatojn kaj ĝuis lian helpemon en 2017, veninte al Roterdamo por kolekti materialon por la enciklopedio “Nia diligenta kolegaro”. Ni kondolencas al liaj parencoj, amikoj kaj samideanoj.
Li ripozu en paco.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/moerbeek-3/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














