La tradiciaj Zamenhof-Tagoj, dediĉitaj al la 166a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, kaj la 60a kongreso de Litova Esperanto-Asocio okazos la 13-14an de decembro 2025 en la Instrua centro pri nutraĵindustrio kaj komerco en Kaŭno (strato Vilniaus 42).
En la programo
- Solena malfermo
- Prelego de Vytautas Šilas “Reviviĝo de litovia Esperanto-agado en la jaroj 1956–1960”
- Prezento de la libro “Lietuvos esperantininkai” de Ieva Švarcaitė
- Prezento de la poemaro “Mi lernas ĝoji” de Inita Tamošiūnienė
- Impresoj de Gražina Opulskienė pri la 91a Itala Esperanto-Kongreso
- Impresoj de Severija Marija Banaitytė, Aušrinė Tamošiūnaitė kaj Mangirdas Šakinis pri la 81a Internacia Junulara Kongreso en Indonezio
- Koncerto de Ieva Laučkaitė (violono) kaj Ugnė Barysaitė (piano)
- Ekskurso al la historia prezidentejo de Litovio
- Riĉa butiko de esperantaĵoj
- Aliĝo al la 60aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Latvio
- Solena fermo
Malfermo de la Zamenhof-Tagoj: je 14h45 sabate.
Fermo: je la 12h30 dimanĉe.
Antaŭ la Zamenhof-tagoj, je 12h00 sabate komenciĝos la 60a kongreso de Litova Esperanto-Asocio.
Noktado: en la hotelo de la Instrua centro (strato D. Poškos 23).
Manĝado: en la kafejo de la Instrua centro, eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. La partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate (la 13an de decembro) en la kafejo de la Instrua centro.
Kotizo: mankas, sed ĝis la 8a de decembro bonvolu informi telefone (+370 611 60402) aŭ rete (anasturte@gmail.com) pri la kvanto de bezonataj lokoj por la noktado.
Bonvenon al Kaŭno!
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/litovio-82/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













