La novembra rabato: Forkaptita de R. L. Stevenson

stevensonStevenson, Robert Louis. Forkaptita / Tradukis el la angla Albert Goodheir. – 2a eldono. – Glasgow: Kardo, 1989. – 181 paĝoj. – Prezo: 10€ (kun sesona rabato).

Antaŭ 175 jaroj, la 13an de novembro 1850 en Glasgovo naskiĝis Robert Louis Stevenson (1850-1894), skota romanisto, eseisto kaj poeto. Okaze de ĉi tiu jubileo la libroservo de UEA dum la tuta novembro ofertas lian romanon “Forkaptita” (angle: Kidnapped, 1886) kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto.

Ĉi tiun aventuran romanon, kies bazo estas la “murdo en Appin” (1751), tradukis el la angla en Esperanton Albert Goodheir (1912-1995), kiu eldonis ĝin en 1976. En 1989 ĉe “Kardo”, la eldonejo de Goodheir, aperis la dua eldono.

Profitu la rabaton kaj mendu la 181-paĝan duan eldonon de “Forkaptita” ĉe la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/?inf=5630

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/libro-18/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi