Internacia literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2026”

GorovĤristo Gorov (Ĥrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas omaĝe al li Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povas partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.

La konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2026” estas por eseo. La temo de la eseo estas: “Mia la plej bona Esperanto-rememoro”.

Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La verko estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu la Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj retadreso. La eseoj estu maksimume 3-paĝaj; formato A4; tiparo Times New Roman (12 punktoj). La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.

Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30a de septembro 2026 al Georgi Mihalkov, prezidanto de la ĵurio, retadreso: modest.mihalkov@gmail.com

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/konkurso-53/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi