Je la 1a de novembro 2025 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Aŭstrio) aliĝis 292 personoj el 43 landoj.
Dum oktobro aliĝis 40 personoj.
Pli ol dek aliĝoj venis el ok landoj, vidu la liston:
50 Germanio
29 Aŭstrio
20 Hungario
18 Pollando
15 Brazilo
15 Francio
12 Italio
12 Usono
Entute, el ĉi tiuj ok landoj jam aliĝis 171 personoj (58,5%), kaj 121 el la cetera mondo.
La unua, plej favora aliĝtarifo validas ĝis la 30a de novembro 2025.
La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026.
Aliĝu ankaŭ vi!
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/graco-5/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













