Atentu: la periodo por proponi vian kontribuon al la programo de la 6a Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto estas plilongigita ĝis la 16a de novembro (dimanĉo). Ni bonvenigas kontribuojn, kiuj rilatas al la ĉi-jara kongresa temo: “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Pensu ekzemple pri sociaj retoj, artefarita intelekto, moderna teknologio kaj ties influo sur la hodiaŭa socio. Ĉu vi havas novan ideon kiel uzi teknologion por efike disvastigi konscion kaj uzadon de Esperanto? Aŭdigu vian ideon al la tuta komunumo!
Tamen via kontribuo ne nepre devas rilati al la kongresa temo aŭ eĉ al Esperanto – ĝi povas esti pri diversaj temoj! Se vi deziras prelegi pri via fako, okazigi diskutrondon pri temo grava por vi, kundividi viajn spertojn al aliaj aktivuloj per reta trejnado, vi estas tute bonvena! Krome, junuloj, virinoj kaj samideanoj ekster Eŭropo estas forte invitataj kontribui al nia programo. Plenigu ĉi tiun formularon ĝis la supre indikita limdato.
Vi ankaŭ povas prezenti vian organizon, eventon aŭ movadan iniciaton dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) ĵaŭdon, la 4an de decembro, la unuan tagon de VK. Landaj kaj fakaj asocioj de UEA, landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO, internaciaj eventoj kaj novaj organizoj estas aparte invitataj prezenti sin. Nepre kaptu ĉi tiun maloftan okazon por paroli pri viaj atingoj kaj planoj kaj varbi membrojn, partoprenantojn aŭ subtenantojn aŭ simple inspiri aliajn samideanojn. Petu vian virtualan budon en ViMF ĝis la sama limdato. Ne prokrastu, ĉar malmultaj lokoj restas!
La Organiza Teamo de VK ankaŭ serĉas helpantojn. Ĉu vi ŝatus helpi pri la sukcesa okazigo de VK 2025? Ĉu vi volonte ricevos taskojn por spertiĝi pri organizado de retaj eventoj? Ĉar VK estas tutmonda evento kaj daŭros preskaŭ la tutan tagnokton en diversaj horzonoj, helpantoj el ĉiuj mondopartoj estas bezonataj. Ni aparte bezonas homojn kun antaŭa sperto pri Discord aŭ/kaj Zoom aŭ kiuj volas spertiĝi pri tiuj retaj platformoj. Ne hezitu skribi al info@vk.esperanto.net ĝis la 20a de novembro (ĵaŭdo) se vi interesiĝas.
Ĝis la 5a de novembro, 570 homoj el 68 landoj jam aliĝis al VK 2025. Memoru ke
vi povas aliĝi ĝis la 23a de novembro, tute senpage, se vi jam estas individua membro (IM) de UEA/TEJO en 2025. Se vi ankoraŭ ne estas IM, profitu de nia eksterordinara oferto por vi: pagu nur vian membrokotizon por 2026 kaj aŭtomate ricevu senpagajn membriĝon por 2025 kaj aliĝon al VK! Eblas fari tion nur en ĉi tiu paĝo.
Ni atendas viajn kontribuojn! Vizitu nian retpaĝaron aŭ skribu al info@vk.esperanto.net se vi havas demandojn pri la programo aŭ VK ĝenerale.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1263.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













