
La 12-14an de decembro en la Esperanto-Centro de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz okazos tradicia jarfina studsemajnfino. La Esperanto-Centro ofertas intensan lernadon, lingvan perfektigon kaj diskutadon pri fakaj temoj. Dum la semajnfino ni klopodas trakti gramatikajn, movadajn demandojn, instruos pri Esperanto-historio, literaturo kaj kulturo, donas individuan helpon por la plibonigo de gramatiko, plivastigo de la vortprovizo.
Al la programo apartenos ankaŭ distraj eroj: muziko, kantado, urborigardado, partopreno en nia tradicia jarfina Kristnaska kaj Zamenhof-festo.
Ni povas oferti tranoktadon en la Esperanto-Centro aŭ rekomendos aliajn favorajn tranokteblojn.
Aliĝu ĉe: esperanto-zentrum@web.de.
Lernu Esperanton en Esperanto-Centro Herzberg, perfektiĝu!
Fonto: https://eventaservo.org/e/b53568.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













