Zamenhoffesto 2025 en Berlino

berlino

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado en Berlino dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto, kiu okazos en Kiezspinne-Oranĝerio (Schulze-Boysen-Straße 38, Berlino) sabate, la 13an de decembro 2025, ekde la 15a ĝis la 19a horo.

En la programo:

  • Malfermo
  • Festprelegeto “Esperanto kaj Paco”
  • Salutvortoj de gastoj
  • Prezentado de interesaj libroj (Fritz Wollenberg: “100 Germanaj Esperanto-Kongresoj”)
  • Spaco por viaj interesaj kulturaĵoj
  • Muziko el la konservujo

Dum la tuta tempo de la Zamenhoffesto funkcios Libroservo

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per laŭkristnaskaj manĝaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ kolektu ideojn por kristnaskaj donacoj!

Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj… estas ofertitaj), bonvolu kuraĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos (memservado je propraj kostoj).

Partoprenkotizo: 5,00 eŭroj, aŭ mondonaco laŭ viaj eblecoj (listo kaj “kolektujo” troviĝos ĉe la enirejo).

Kontakto por aliĝo, demandoj pri alvojaĝo kaj aliaj detaloj: RonaldSchindler@web.de.

Aktualaj informoj estas ĉe: https://esperanto.berlin/zamenhoffesto.

Ronald Schindler
prezidanto de ELBB

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/germanujo-41/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi