Mediteranea Esperanto-Semajno 2026

mes

Espéranto-Provence organizas la Mediteranean Esperanto-Semajnon 2026, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo. Ĝi okazos de la 14a ĝis la 21a de marto 2026 denove en la hotelo Miléade Les Issambres – Val d’Esquières.

Kurs-horaroj: 9:00-12:00 – Promenoj kaj atelieroj okazos posttagmeze.

Proponitaj kursoj:
Kurso 1. Komencparolantoj kaj komencintoj – Katalin Kováts (Nederlando – Hungario)
Kurso 2. Paroliga-kleriga kurso pri Esperanto-Literaturo – Paweł Fischer-Kotowski (Nederlando – Pollando)
Kurso 3. Paroliga-kleriga kurso pri mikronoveloj – Maurizio Giacometto (Britio – Italio)

La ekskurso okazis merkrede, la 18an de marto; ni organizos ekskurson al turisma vidindaĵo en la ĉirkaŭaĵo.

Sugestoj por la liberaj posttagmezoj: bankuracado en marakva banejo (800 m for (ekde 99€ duontage), vizitado de Fréjus, Saint-Raphaël, Nico, Menton, Maures-monteto (mimozo kaj piedekskursado), Roquebrune sur Argens, Saint-Tropez, Sainte-Maxime, Bormes-les-Mimosas, bazaro en Ventimiglia (Italio, nur vendrede) ktp.

Ne forgesu viajn marŝŝuojn por piedekskursi sur la proksima montetaro, kaj eventuale bankostumon (maro ĉ. 13°C).

Distraj vesperoj: Esperantaj prelegoj, kantoj, skeĉoj… kaj la dumtaga distra programo de la hotelo mem. Kunportu viajn amuzajn kanzonojn, anekdotojn, ludojn, muzikilojn, ktp.

Aliĝilo: https://www.helloasso.com/associations/esperanto

Fonto: https://provenco.esperanto-france.org/2026-03-14-21-Mediteranea-312

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi