Internacia studprogramo pri Esperanto por studentoj, subvenciata de Erasmus+, organizata de profesoroj el deko da eŭropaj universitatoj.
Limdato por peti partoprenon: la 15a de novembro 2025
Jen oferto al studentoj el Eŭropo por partopreno en internacia studprogramo kun pluraj partoj, Esperanto kiel interdisciplina kampo de transnacia novigo (Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation).
Programo
- Reta instruado de Esperanto dum 18 horoj (12 x 90 minutoj; por la studentoj, kiuj ne jam scias ĝin)
- Kvin retaj lekcioj pri Esperanto (el la vidpunktoj de lingvistiko, historio, socilingvistiko, geografio kaj filozofio; 5 x 90 minutoj)
- Du retaj seminarioj en grupetoj por antaŭprepari projektlaboraĵon (2 x 90 minutoj)
- (La retaj programeroj okazos inter januaro kaj majo 2026.)
- Kvintaga seminario en la universitato de Tours, Francio, 1a ĝis 5a de junio 2026, kun lekcioj, seminarioj, grupa laboro kaj lingvokurso (sume ĉ. 32 horoj); kulturaj aktivaĵoj kaj urbumado
- Verkado de projektverkaĵo
- Lingvoj kaj niveloj
- La baza lingvo de la programo estas la angla (nivelo B1 bezonata).
La lernado de Esperanto servas por ebligi la aliron al originalaj dokumentoj. Antaŭscio de Esperanto ne necesas. Jamaj Esperanto-parolantoj estas same bonvenaj kaj ne devas partopreni en la lingvo-instruado.
Celgrupo: La programo estas malfermita por studentoj el tuta Eŭropo, el ajna studfako kaj por diversaj niveloj de studado (bakalaŭra, magistra kaj doktora).
Legu pli ĉe https://edukado.net/novajhoj?id=929
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













