La 13an de novembro 2025 en sia 89a vivojaro forpasis
Roman Dobrzyński (1937-2025)

Roman Dobrzyński estis ĵurnalisto en la Pola Televido TVP realiginta ĉ. 300 dokumentajn filmojn, kaj esperantisto (ekde 1955); redaktoro de “Pola Esperantisto” (1963-65) kaj “Kontakto” (1966-69), vicprezidanto de TEJO (1966-69), prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (PEA, 1986-89), vicprezidanto de UEA (1989-91), kunfondinto (1988) kaj prezidanto (1992-97) de Fondumo Zamenhof; kreinto de pluraj Esperanto-filmoj, aŭtoro de kelkaj libroj, inkluzive de la pollingva libro “Ulica Zamenhofa” (2001) bazita sur interparoloj kun Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, poste aperinta en Esperanto (2003) kaj en 13 aliaj lingvaj versioj.
Dobrzyński estis honora membro de PEA (1989) kaj UEA (2005), laŭreato de la premio de la Fondaĵo Grabowski (2005) kaj de la Pollanda kulturministeria medalo “Zasłużony Kulturze Gloria Artis”.
Ni funebras pro la forpaso de Romano, kiu estis nia delonga amiko kaj kunlaboranto (membro de la redakta komitato de nia enciklopedio “Nia diligenta kolegaro”); en decembro 2004 li aktive partoprenis la Zamenhofan Semajnfinon en Kaliningrado. Ni kondolencas al liaj samfamilianoj, amikoj kaj samideanoj.
Li ripozu en paco!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/dobrzynski-2/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














