La sepa Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo

Forumo

La 16an de novembro okazis la sepa Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo en Hongkou-a kampuso de la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. La forumo estis okazigita de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA) kaj la Seula filio de la Korea Esperanto-Asocio (KEA), kaj gastigita de la Ŝanhaja Fremdlingva Aŭdvida Eldonejo. Krome, la forumo estas parto de la programo de la 19a Akademia Monato, aranĝita de la Ŝanhaja Federacio de Soci-Sciencaj Asocioj. En la forumo partoprenis 90 esperantistoj el Ĉinio, la Korea Respubliko kaj Irano.

Inter ili estis So Jinsu, vicprezidanto de UEA, Gong Xiaofeng, estrarano de UEA kaj membro de la Akademio de Esperanto, Wang Hanping, vicdirektoro de Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Chen Ji, prezidanto de Azi-Oceania Komisiono de UEA kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, Lu Hongqing, esploristo de Ŝanhaja Federacio de Soci-Sciencaj Asocioj, Zhou Tianhao, vicprezidanto de ĈEL kaj prezidanto de Ŝanhaja Esperanto-Asocio, Kang Hongu, prezidanto de KEA, LI Hyonsuk, vicprezidanto de KEA, Choi Sukhee, estro de Seula filio de KEA. La forumo estis prezidita de Zhang Han, konsiliano de ĈEL kaj vicprezidanto de ŜEA.

En sia salutparolo Zhou Tianhao diris, ke ĉi-foja forumo estas ne nur faka seminario de Esperanto, sed ankaŭ praktikado por interkampa kaj interkultura dialogo. Li esperas, ke tiaj aktivadoj pliigos interkomprenon kaj kunlaborojn inter landoj kaj regionoj.

Chen Ji

Chen Ji diris, ke dum la pasintaj 7 jaroj, la forumo efike helpis al la interŝanĝo kaj reciproka lernado de ĉina kaj korea flankoj, ĈEL daŭre subtenos la kunlaborojn inter dulandaj esperantistoj. La forumo certe funkcios kiel grava portanto de popola amikeco kaj konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.

Choi Sukhee rememoris la amikecon penetratan en la sep forumoj kaj rakontis sian amzorgon al Ŝanhajo alportitan de ĉina televid-serio. Ŝi elkore bondeziras profundiĝon de amikeco inter Seulo kaj Ŝanhajo. Kang Hongu rakontis la disvolviĝon de la forumo kaj siajn spertojn rilate al Ŝanhajo. Li alte taksis la klopodojn faritajn de la dulandaj organizantoj por la forumo.

La forumo kun la temoj “Seulo kaj Ŝanhajo: Internaciaj gigantaj belaj urboj” kaj “Esperanto en AI-epoko: Lernado, instruado kaj interkultura komunikado Inter Seulo kaj Ŝanhajo” okazigis plurajn prelegojn. Saed Abbasi, irana esperantisto kaj membro de ŜEA, komparis la disvolviĝojn de Ŝanhajo kaj Seulo en sia prelego “La rakonto de du urboj tra Irana vidpunkto”; Li Hyonsuk prelegis kun la titolo “Verda ekskurso en Seulo: Palacoj kaj vilaĝoj”; Lee Hyunmi, ĝenerala sekretario de la Seula filio de KEA, prelegis pri “Natura kaj daŭrigebla vivo en la giganta urbo Seulo”. Sekve, Gong Xiaofeng analizis la aplikadon kaj defion de AI en esperantigo “Kiel uzi maŝinajn tradukilojn en Esperanto-aplikado”; So Jinsu diskonigis la potencon de Esperanto en AI-epoko kun la titolo “AI – ekonomio kaj valoroj de Esperanto”; Zhang Xuelei, konsilanto de ŜEA, kaj Fan Jiaoyang, membro de ŜEA, respektive prelegis pri “Komparado, la kerna metodo per kiu mi lernas ion” kaj “La epoko de AI kaj Esperanto”.

En la forumo estis ankaŭ artaj prezentadoj de koreaj kaj ĉinaj esperantistoj.

Estis anoncita, ke la 8a forumo okazos en Busan de la Korea Respubliko en 2026.

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2025-11/20/content_118186528.htm

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi