
Posttagmeze de la 1a de novembro en Taiyuan okazis seminario pri Esperanta eldonado pri “ĉinaj temoj”. En la seminario opiniojn interŝanĝis pli ol 40 reprezentantoj el la kampoj de eldonado, Esperanto-tradukado kaj verkado.
Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj prezidanto de Azia-Oceania Komisiono de UEA (KAOEM), la unua dividis siajn spertojn kaj komprenojn pri Esperanto-tradukado kaj publikigo de libroj pri Ĉinio. Ŝi prezentis la tradukadon kaj publikigon de libroj pri Ĉinio kiel la libroserio “Ŝlosilaj vortoj por kompreni Ĉinion”, la konstruadon de bazo de lingvistikaj donitaĵoj, kaj la rolon de tiaj libroj en helpado al alilandaj legantoj kompreni Ĉinion.
Poste kelkaj fakuloj dividis siajn spertojn kun ĉeestantoj pri tradukado kaj eldonado. La fakuloj estas Sun Mingxiao, konstanta komitatano de ĈEL kaj fakulo pri Esperanta Muzeo ĉe la Universitato Zaozhuang; Zhou Tianhao, iama ĉefredaktoro kaj vicprezidanto de la Ŝanhaja Eldonejo pri Fremdlingva Videaĵo kaj vicprezidanto de ĈEL; Zhao Jianping, iama ĉefa radioparolisto ĉe la Ĉina Radio Internacia; kaj Rafael Zelrbertto, ricevinto de Ĉina Registara Amikeca Premio kaj brazila esperantisto laboranta en “El Popola Ĉinio”.
La seminario estas fruktodona, partoprenantoj estis tre kuraĝigitaj kaj inspiritaj. Ĝi kiel subforumo de la 15a Ĉina Kongreso de Esperanto, estis kune organizita de ĈEL kaj Fremdlingva Eldonejo, celante kolekti spertojn de tradukado en Esperantigo por antaŭenigi la altkvalitan disvolviĝon de tradukado kaj eldonado de libroj pri Ĉinio.
Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2025-11/04/content_118159342.htm
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













