Inaŭguriĝis la 15a Ĉina Kongreso de Esperanto

Shanxi

La 1an de novembro en Shanxi-a Universitato pri Financo kaj Ekonomio en Taiyuan inaŭguriĝis la 15a Ĉina Kongreso de Esperanto. Kun la ĉeftemo “Origina aspiro, estonteco, interŝanĝoj kaj kunlaboroj – Kontribuu per Esperanta forto por konstrui la ĉinan modernigon kaj la homaran komunumon de komuna estonteco”, la kongreso estas gvidata de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Azia-Pacifika Centro de ĈIKG, kaj estas subtenata de Fremdlingva Eldonejo kaj Shanxi-a Esperanto-Asocio.

maia

Fernando Maia, prezidanto de UEA, sendas gratulan mesaĝon.

La inaŭguron ĉeestis pli ol 240 reprezentantoj el 25 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj kaj Hongkongo de Ĉinio, inter ili estis Yu Tao, vicprezidanto de ĈIKG kaj komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA); Liu Dawei, prezidanto de ĈEL; Wang Zhaoyu, vicestro de la Informa Oficejo de la Shanxi-a Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ); Lü Ansheng, vicprezidanto de Shanxi-a Federacio pri Sociaj Sciencoj; kaj Gong Xiaofeng, komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La inaŭguron prezidis Yang Jianping, vicdirektoro de la Azi-Pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL.

Legu pli ĉe http://esperanto.china.org.cn/2025-11/04/.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi