
Antaŭ 75 jaroj, la 12an de novembro 1950, naskiĝis Osmo Buller, finna politikisto, kulturoficisto, prezidanto de la municipa deputitaro de Taivalkoski (2017-21), kaj esperantisto (1966); estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando (1979-81) kaj kunredaktoro de ĝia organo “Esperanta Finnlando” (1979-85); dum pli ol tri jardekoj (1985-2016, kun kelkaj paŭzoj) oficisto en la Centra Oficejo de UEA (CO), interalie, kiel direktoro de CO (1986-87) kaj (ĝenerala) direktoro de UEA (1991-2001, 2004-16); post la emeritiĝo agis en UEA kiel komitatano (2016-25); sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1989-2001), iniciatinto de la reta bulteno “Gazetaraj Komunikoj de UEA” (1998) kaj de la Malferma Tago (1994); aŭtoro de “Hamburgo en beletra vivo” (1990), tradukinto de “Psikologiaj reagoj al Esperanto” de C. Piron en la finnan (1988) kaj de “La finna vojo” de U. Kekkonen en Esperanton (1989); kun R. Dobrzyński kaj J. Heikkinen realigis la filmon “La reveno al Finnlando” (vidbendo, 1991; DVD, 2005).
En 2001 Osmo Buller ricevis la titolon “La Esperantisto de la Jaro”.
Ni gratulas Osmon okaze de la jubileo kaj deziras al li multajn serenajn vivojarojn!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Aleksej Korĵenkov
Legu la intervjuon kun Osmo Buller, kiu aperis antaŭ kvin jaroj en “La Ondo de Esperanto” ĉe https://sezonoj.ru/2020/11/buller-2/
Legu pli pri Osmo Buller en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 48-50.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/buller-3/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news














