Traduku!

auldAuld, William. Traduku! – 3a eld. – Londono: Esperanto-Asocio de Britio, 2024. – 254 p.

Ĉu ekzistas “perfekta” traduko? Nia eminenta Esperanta poeto, verkisto, tradukisto kaj plurfoja kandidato por la Literatura Premio Nobel, William Auld, senambigue kaj «rigore rifuzas la premison, ke ekzistas iu unusola “perfekta” traduko».

Esperanto-Asocio de Britio eldonis en 2024, por celebri la Festojaron BAULDTON (omaĝe al la du plej eminentaj britaj Esperanto-verkistoj, Marjorie Boulton kaj William (Bill) Auld, ambaŭ naskitaj en 1924), trian fojon, dudek jarojn post la dua eldono, la ŝajne modestan lernilon pri tradukado en Esperanton “Traduku!”, celatan al tiuj, kies denaska lingvo estas la angla, sed certe utilega ankaŭ por tiuj, kiuj lernas la anglan kaj sin plonĝis en la mirindan regnon de la Esperanto-kulturo, kiu, sendube, estas nutrata konsiderinde de tradukoj en naciaj lingvoj.

Dum sia redaktado de “La Brita Esperantisto”, 174 kajeroj inter 1971 kaj 2000, William Auld gvidis rubrikon, kie li publikigis tekstetojn kun invito al tradukemaj legantoj ilin esperantigi prikomentotajn. La plej trafajn rezultojn (estis jen kreaĵo de Auld mem, jen laboraĵo de unu el la partoprenintoj, jen mozaiko el ĉio plej bona) li premiis kaj aperigis en sekvaj numeroj.

La rubriko iĝis unu el la plej popularaj en la revuo, kiel konstatis ĝia redaktinto, la karmemora Paul Gubbins, en 2004, aldoninte, ke “Per ĝi oni esploris – funde – Esperanton, gvidate de prezidinto de la Akademio de Esperanto, poeto unuaranga, tradukanto senrivala; super ĉio, mastro de la ilo, de la stilo esperantaj”.

La libro konsistas el konciza vivpriskribo de Auld, du Antaŭparoloj (por la dua eldono de 2004 kaj la “festjara” de 2024), Notoj, Ekzercoj (anglaj fontlingvaj pecoj tradukendaj), Analizoj (pri la tradukaj solvoj), Indekso, aldonita en ĉi freŝa eldono por pli facila konsulteblo, kaj Tradukvortareto el kelkaj pli fruaj numeroj de “La Brita Esperantisto”, ĝisdatige en 1990, kiu memorigas pri la brila metodo lernigi Esperantajn vortojn en “Paŝoj al plena posedo”, kompilita de Auld.

Ĉiu tradukenda peco en la angla en Ekzercoj havas referencilon al la respektiva loko (paĝo) de Analizoj. Se la libro estus (ĉu jam estas?) eldonita bitforme, estus bele havi tujsaltilojn. La redaktoroj rekomendas al diligentaj studantoj, “por maksimume profiti el tiu ĉi libro mem esperantigi ĉiun anglan tekston el Ekzercoj antaŭ ol rigardi la komentojn kaj la tradukon en la dua parto [Analizoj]”. Nu, la leganto elektu mem, kion kaj kiel fari. Male, por esperantistoj klopodantaj praktiki sian anglan lingvon, eblas fari retro-tradukadon.

Mi apenaŭ ŝarĝu onin per priskribo de la aktuala enhavo – ĝi estas varia, riĉa kvante kaj kvalite, kun ĉiuj pecoj sie valoraj kaj interesaj. Mi nur citu unu gravan penson de la aŭtoro pri “Tri demandoj”: “Miaj longaj jaroj de tradukado instruis al mi, ke en ĉiu traduka momento tri demandoj estas starigendaj. Ili estas: (1) Kion la aŭtoro fakte diris? (do la signifo); (2) Kiel li diris tion? (do la formo); kaj (3, plej grave): Kiel li dirus tion, se li verkus originale en Esperanto? Kiam vi trovas respondon al tiu tria demando, vi jam trovis la ĝustan tradukon”. Konvinkaj orientiloj, ĉu ne?

“Traduku!” estas bona ekzemplo pri kiel indas kaj endas organizi valoran kaj efikan lernigon pri tradukado – kun tekstoj prenataj el bonaj fontoj, kun pensigaj kaj instigaj variantoj. Ja inde “posedi” lingvon eblas kaj indas ĉefe el ĉerpado el la bona, valora kaj kultura masivo, kiu estas literaturo. Similaj provoj por la anoj de aliaj lingvoj krom la angla estus bonvenaj.

Krom la senduba utilo por la denaske anglaj parolantuloj la libreto estos nemalutila por tiuj esperantanoj scivolaj pri senlimaj nuancoj de la mirinda angla lingvo, tiel ja pruvante la simplan ideon, ke diversaj lingvoj, interagante, danke al siaj respondecaj kaj sci-avidaj portantoj, povas senteble pliriĉigi unu la alian, antaŭ ĉio kulture.

Mi ĝojas, ke estas tia libro kiel memorigilo, ke nia lingvo Esperanto estas valora ne pri/pro sia tro reklami(a)ta “facileco”, sed kiel senfine riĉa esprimilo de la homa kulturo manifestata kaj tenata de tiaj brilaj reprezentantoj, kia estis kaj daŭre estas, William Auld.

La 254-paĝa volumo estas senriproĉe aranĝita, kun la bildo kolora surkovrile de la ĝojradianta aŭtoro sidanta ĉe sia tajpilo (mi suspektas la laboron de “Artefarita Intelekto”, dankon!, kaj tre bela fotoportreto ene). Kompare kun la dua eldono el 2004, ĉi tiu estas, klopode celite, farita pli eleganta. Sola “miso”, ĉu mencienda, estas la aĝo, kiam Auld mortis – ne 82, sed 81.

V. S. Neminem

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/11/auld-6/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi