Konferenco de la Akademio de Esperanto

akademioJam kvinan fojon, okaze de la Zamenhof-festo, akademianoj prezentos siajn laborojn kaj la laboron de la Akademio de Esperanto dum Konferenco de la Akademio, lundon la 15an de decembro, de la 14a UTC ĝis la 15a 40 UTC. Jen la programo:

14:00 UTC – Amri Wandel: tradukado de anglalingva libro pri astrobiologio
14:20 UTC – Bertilo Wennergren: la testo-versio de la venonta PIV
14:40 UTC – François Lo Jacomo: la voĉdonsistemo de la Akademio
15:00 UTC – Jesper Jacobsen: premio de franca Akademio pri sciencoj
15:20 UTC – Edmund Grimley Evans: proklamo de la Laŭro de la Akademio

La Konferenco estos spektebla per zoom, per la jena ligilo: Konferenco_Akademio_2025

se bezonate (kutime la supra ligilo sufiĉas):
identiga numero de la kunsido: 869 4885 0626
sekreta pasvorto: 073800

François Lo Jacomo
Sekretario de la Akademio de Esperanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/11/akademio-33/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi