
Kun granda plezuro mi anoncas, ke pretiĝis la strategia plano de UEA por la jaroj 2025-2030 sub la nomo AKIRI. Vi povas konsulti/elŝuti la prezentan dokumenton en nia komitata elŝutejo https://uea.org/teko/komitato aŭ rekte:
https://uea.org/l/teko/komitataj/AKIRI-Strategia-Plano-de-UEA-2025-2030.pdf.
AKIRI estas frukto de plurjara kaj plurkapa laboro, ĉar konstruita sur la fundamentoj de la antaŭaj strategiaj planoj de UEA fare de Mark Fettes, Duncan Charters kaj pluraj kunlaborantoj, inter ili diversaj membroj. Ĝi nun aperas en tiu formato valida por nuna periodo, finprilaborita laŭ instrukcio de tiu ĉi Komitato kaj surbaze de ĝiaj rekomendoj dum la 110-a Universala Kongreso de Esperanto.
AKIRI difinas la bazojn kaj la direkton de nia Asocio por la venontaj kvin jaroj – de “kio” al “kiel” – kun klaraj prioritatoj kaj postulo por konkretaj rezultoj kaj mekanismoj por monitorado kaj taksado.
Mi invitas vin ĉiujn legi la dokumenton kaj pripensi, kiel viaj propraj ideoj, agadoj kaj projektoj povas konverĝi al AKIRI kaj kontribui al ĝia realigo. AKIRI sukcesos nur per nia komuna engaĝiĝo – ĝi estas plano ne nur por la Estraro de UEA, sed esperinde por la tuta Esperanto-komunumo, kiu ĝin akceptos. La ideo estas ne nur inspiri kaj montri direkton, sed ja unuigi niajn fortojn kaj kreskigi nian efikecon kiel movado.
Mi nun planas baldaŭ okazigi malfermitan Zoom-kunsidon por prezenti la planon kaj ebligi diskutojn ankaŭ “vive” (realtempe). La dato de tiu prezento ankoraŭ ne estas difinita, sed mi informos la Komitaton tuj kiam ĝi estos konfirmita. Krom al prezenta dokumento kaj tiu Zoom-prezento estos aliaj rimedoj kaj okazoj plu prezenti kaj nutri la planon.
Mi kore dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al tiu laboro, al Mark kaj Duncan, kiuj ĉi tie menciitaj reprezentas multajn, kaj al la nova Estraro kaj nia Ĝenerala Direktoro, kiuj subtenis min en la preparo de AKIRI. Dankojn do ankaŭ pro via kontinua sindediĉo al Esperanto, al UEA kaj al ĝia misio.
Ni kune akiru la estontecon, kiun ni deziras.
Kun movadaj salutoj,
Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Prezidanto
La tuta 21-paĝa dokumento, kiu garnas ilustraĵoj (vidu la supran bildon de ĉi tiu artikolo) estas elŝutebla ĉe https://mallonge.net/plano2530.
Fonto: https://groups.io/g/uea-membroj/message/6686
Komentoj estas bonvenaj.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













