Iĝu komitatano B de TEJO ekde decembro 2025

komitatano

La 1a de decembro 2025 estos la oficiĝtago de la novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por la Komitatano B de TEJO, kiu oficos ĝis la 30a de novembro 2027. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO.

Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la TEJO-Komitato. Kiel Komitatano B rajtas kandidatiĝi ĉiu individua membro de TEJO, kiu aĝos almenaŭ 18 jaroj la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝus 36-jaraĝa (aŭ pli); kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazaĵoj en la organizo.

TEJO fine de 2024 havis 1187 individuajn membrojn. Tial TEJO povas havi maksimume 12 Komitatanojn B. Nun ni havas 4 vakajn lokojn.  Kandidatiĝi rajtas membroj naskiĝintaj inter la 1a de decembro 1991 kaj la 1a de decembro 2007.

Legu pli ĉe https://www.tejo.org/komitatano-b-2025/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi