La 20an de oktobro 2025 forpasis
Karl Heinz Schaeffer (1942-2025)

Karl Heinz Schaeffer naskiĝis la 22an de septembro 1942 en Tübingen, studis farmacion en la Universitato de Erlangen kaj diplomiĝis kiel apotekisto; poste li fondis kaj direktis apotekojn en Nurenbergo kaj Aalen, kie li emeritiĝis.
Schaeffer lernis Esperanton aŭtodidakte en 1979, kaj ekde 1982 li estis prezidanto de la Esperanto-Grupo Alena kaj ekde 1983 instruisto de Esperanto en la popola vesperklerigejo en Aalen. En 1989 li iĝis afergvidanto de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen.
En 2009 li kunfondis la vortaran projekton de-eo (Projekt Deutsch-Esperanto, vidu sub [www.de-eo.de/eo]), multe kontribuis en tatoeba.org, tradukis el la germana, interalie, himnojn por la ekumena diserva libro ADORU, partoprenis plurajn Universalajn Kongresoj de Esperanto, kaj aliajn esperantistajn kongresojn kaj renkontiĝojn. Memstare kaj kune kun Utho Maier li verkis kelkajn broŝurojn pri bibliotekaj kaj historiaj aferoj.
En 2014 Karl Heinz Schaeffer kaj Utho Maier ricevis la Esperanto-kulturpremion de la urbo Aalen kaj FAME-Fondaĵo pro la senlaca laborado por la librokulturo de Esperanto en la Germana Esperanto-Biblioteko.
Ni funebras pro la forpaso de Karl Heinz, eminenta esperantisto kaj nia delonga amiko, kies gastamon ni povis ĝui en 2010 okaze de la ricevo de la Esperanto-kulturpremio. Ni kondolencas al liaj familianoj, amikoj kaj samideanoj.
Li ripozu en paco.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
La funebra ceremonio kaj entombigo okazos en la arbara tombejo de Aalen ĵaŭde, la 30an de oktobro 2025, je 13h00. Sentu vin kore invititaj poste kunveni en la apuda gastejo Eichenhof por renkontiĝo kun kafo kaj kukoj!
Sinanoncojn sendu al direktoro@esperanto-aalen.de.
Utho Maier
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/10/schaeffer/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news













