Kamparetosa SAT-kongreso

SAT

La ĉi-jara kongresloko, la kastelo Greziljono apud la urbeto Baugé en la okcidentfrancia provinco Anĵuo, estis ŝatata, por multaj jam familiara loko, kulturdomo de kaj por esperantistoj (www.gresillon.org). Tie la kampara trankvilo efikis malstreĉe al la partoprenantoj de la laborriĉa kongreso (2025 aŭgusto 09-16) de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), la 98a en la historio de la pli ol centjara asocio, kiu kunigas politike heterogenajn, plejparte maldekstrajn elementojn de la laborista Esperanto-movado.

Ĉi-jare la foje renkontita politike motivita konfliktado plejparte malestis, je la kontento de multaj. Malgraŭ mondaj eventoj – precipe la milito en Ukrainio – provokantaj diversopiniecon dum la antaŭa jaro precipe en la retaj forumoj de SAT, la kongresa etoso restis kamaradeca. Disputoj ligitaj kun la agado de la opozicia grupo “SAT-amantoj”, asertanta ne sufiĉan reagemon ĉe la nunaj organoj de la Asocio je kritikantaj kaj dialogdezirantaj membroj, ne akriĝis.

Laborkunsidoj devis trakti kelkajn dornajn problemojn: la tro longe ne ĝisfine riparitan SAT-retejon (https://satesperanto.org/), la malfruiĝon ĉe la aperigo de la asocia organo “Sennaciulo”, nun eldonata en trimonata ritmo, la ĉiam ankoraŭ akratonan kaj por kelkaj homoj malinvitan etoson en la dissendolisto SAT-diskuto – ne malgrava afero, ĉar inter la retaj komunikiloj de la Asocio ĝi estas la plej malnovtradicia kaj multmembra.

Tio, kune kun aferoj kiel “revizio de la Statuto, plibonigo de la komunikaj rimedoj de la Asocio” menciiĝis en la Gvidrezolucio decidita fine de la kongreso, kiu skizas la proponatan agadon en la postsekvanta unujara periodo. Kongresanoj konstatis kun faciliĝo, ke la riparo de la retejo nun parte jam sukcesis kaj ke la ĉiudumonata aperritmo de “Sennaciulo” ŝajnas nun havi ŝancon reveni.

La interkonsento pri tiu Gvidrezolucio kaj la Deklaracio (pri la mondo ekster SAT kaj Esperantujo) ĉiam malfacilas. Des pli en la tri horoj, kiujn oni kutime asignas al tiu tasko. Sed fine la kongresanoj sukcesis, eĉ atingante relative grandan akordiĝon pri la ĉefaj punktoj.

Frakciaj kunvenoj de liberecanoj, komunistoj, sennaciistoj, verduloj kaj la Vegetara Sekcio ebligis pli neformalajn interŝanĝojn pri ties gruptipaj temoj. Kaj kvankam la kongreso kiel tuto ne povis esti hibrida, samtempe ĉeesta kaj perinterreta, kunveno pri la situacio en Afriko kun perinterreta partopreno de kamarado Alphonse en Goma (D. R. Kongo) efektiviĝis.

Kultura kaj prelega programo

Oni ne imagu, ke nenio amuza aŭ transcendanta la horizonton de la Asocio mem okazas en SAT-kongreso, en kiu granda parto de la kongresanoj pasigas matenojn en la laborkunsidoj. Male – ekskursoj kaj vespera kulturprogramo okupis almenaŭ duonon de la komune pasigita tempo.
Teme diversaj prelegoj kaj diskutrondoj okazis post la matenaj laborkunsidoj:
– Kani (José Maria Salguero): prezento pri libro ĵus aperinta ĉe SATeH, “Historieroj el alia vidpunkto”, prezentanta epizodojn el la historio de Hispanio
– Tanya Ivanovna: “Anarĥiistoj en la revolucia movado por liberigo de Makedonio”, traktanta ankaŭ la historion de rilatoj inter Makedonio kaj Bulgario
– Hyongjin Kwon: “Trans la konflikto: al mara civitaneco ĉirkaŭ la rokoj de Liancourt”, neloĝataj insuletoj, rokoj en la maro inter Koreio kaj Japanio, kies aparteno estas pridisputata
– Pako Balibrea: “Juĝa kaj polica subpremo en la hispana ŝtato” – priskribita en rilato kun aktualaj kazoj
– Dieter Rooke: “Svisio sen armeo (GSoA): historio k nuntempaj iniciativoj” – la kontraŭmilitarisma organizaĵo GSoA kampanjas por abolo de la svisa armeo jam de 1982
– Annie Grente: “Rifuĝintoj en la insulo Lesvos” – kie la prelegantino de pluraj jaroj instruas la grekan al rifuĝintoj kaj konas bone ilian situacion
– Vito Markovo: “Peĉakuĉo pri speciismo” – ofte ignorata, ĉiam ankoraŭ preskaŭ universale praktikata diskriminacio surbaze de la specio (“Peĉakuĉon” ne ĉiu konas, ĝi estas mallonga, rapida temprezento.)
– Tabatha Fabri: “Laborista Esperanto-movado en Bruselo inter 1945 kaj 1972” – en la urbo agadis membroj de pluraj organizaĵoj

Vesperaj artaj kaj kulturaj programeroj estis simile diversaj:

– Raymonde Coquisart: Iom por ridi – amuzaj rakontoj
– Dieter Rooke: revoluciaj kantoj, en varma vespero eksterdome kun muzika akompano de pluraj kongresanoj, kiuj kunportis siajn instrumentojn
– Christophe Collay: koncerto kaj balo per violono, danciga
– Arno Lagrange: unupersona teatra dramo “Ŝaknovelo” bazita sur la samnoma verko de Stefan Zweig

Ekskursoj al la trogloditoj de Anĵuo kaj la Kokanjaj Ĝardenoj

Kulturhistorie interesa kaj kredeble por multaj nova konindaĵo estas la pli frua vivo de la “trogloditoj” de Anĵuo, loĝintaj en elkavigitaj subteraj kameroj postlasitaj de ŝtonminejoj kun miljara historio, kaj ankaŭ la ŝtonminejoj mem, el kiuj oni gajnis la konstruŝtonojn preskaŭ universale uzitajn en la regiono dum jarcentoj. (Tufŝtono, speco de kalkŝtono el sedimentaj deponaĵoj multmilionjaraj, devenas el la epoko, kiam maro kovris la regionon.) Ekskursantoj postspuris la vivon de tiuj trogloditoj, vidis iliajn artefaktojn. Ĝis la 1950aj jaroj ankoraŭ vivis malriĉuloj en tiuj subteraj ejoj kun somere kaj vintre konstanta malvarma temperaturo. Tuttaga ekskurso kondukis al du tiaj lokoj en Doué la Fontaine, fungokultivejo kun muzea karaktero en iam loĝitaj subteraj kavernoj, kaj Le Mystère des Faluns, kiu kombinis muzean prezenton pri la geologiaj kaj kulturhistoriaj aspektoj kun impona arta instalaĵo, en kiu projekciiĝas fantaziinspiraj bildoj sur la muroj de la dum jarcentoj kreitaj subteraj kameroj.

En alia tago la ekskurso kondukis al la malnova troglodita vilaĝo L’Orbière, kie troviĝas tre originala grandskala artista instalaĵo, helico, skulptita en roko super malnovaj homfaritaj kavernoj iam loĝitaj de kvin familioj de trogloditoj, konstruita de poldevena artisto en la 1980aj jaroj.

La tria ekskurso kondukis al la Kokanjaj Ĝardenoj proksime de Anĝevo, socia projekto helpanta homojn kun apartaj problemoj kaj forpelitaj el la labormerkato, reintegriĝi en la laborvivo per partopreno en produktado kaj loka disvendado de ekologie kreskigitaj legomoj.

Ĉi tiu kongreso kreskigis ne nur la personajn ligojn inter la opiniemaj SAT-anoj, kiuj partoprenis ĝin, sed ankaŭ la memfidon de la Asocio kiel tuto.

Gary Mickle

Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №3 (325).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/10/sat-11/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi